Internacia festivalo de la Tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Priskribo

La Internacia festivalo de la Tero estas organizita ĉiujare ekde 2005 de la asocio Terralliance, laŭ klopodo malkoncentrata simila al tiu de la Monda Socia Forumo.

Du ĉefaj celoj de la daŭripovo kaŭzis la kreadon de la festivalo: ekologio kaj solidareco.

Tiu festivalo proponas federacii kaj emfazi nunajn iniciatojn pro daŭripovo, krei sinergiojn kaj rilatojn inter la agantoj por optimumigi ilia realigo.

Ĉar temas pri la Tero tutece, la organizantoj decidis dediĉi por la festivalo 7 tutajn tagoj dum kiuj ĉiuj eblaj aktoroj estas invitataj krei apartajn eventojn, 7 tagoj por konscii la celojn kiuj gravas sur la planedo. Se la ĉiuj naciaj agadoj troviĝas sian pravon, la rapido kaj la amplekso de la nunaj fenomenoj (poluadoj, plivarmiĝo de la klimato, meteologiaj katastrofoj, ...) instigas konsciiĝojn kaj organizataj agadoj terskale.

La festivalo baziĝas ĉefe sur la civitana mobilizado, estas populara manifestacio kiu invitas ĉiujn fariĝi aktoro. Ĉiu asocio, lernejo, komunumo, firmao estas tiel invitata vidigi sian engaĝon por la planedo kreante agadojn rilate kun la 7 tagoj de la festivalo.

La festivalo sin proponas agadi lokale ĝis planede por:

  • informi naciajn kaj internacian publikon pri mediaj kaj homaj nunaj gravecoj
  • kunigi la diversajn naciajn kaj internaciajn agantojn jam engaĝataj en tiuj temoj
  • agi lokale kaj planedo pro protektado de planedo kaj solidareco
  • krei sinergiojn je ĉiuj nivelo kaj helpi kreadon de novideaj solvoj por la estonteco

La elsendoj de 2005, 2006 kaj 2007 de la festivalo konfirmis la rapidan famiĝon de la festivalo. 318 eventoj estis publikigitaj de lernejoj, asocio, aŭ komunumoj en 37 francaj departementoj en 2006. Lille, Rueno, Parizo, Metz, Grenoblo, Nico, Montpellier, Pau, Perpignan, Béziers, Tuluzo, Bagnères-de-Bigorre, La Rochelle, Bordeaux, Chartres, Orléans, Fontainebleau. ...kreis informadajn konferencojn, ekspoziciojn, koncertojn de monda muziko... kaj agadojn de purigo.


Subtena komitato

La internacia festivalo de la Tero estas subtenata de famuloj engaĝata por protektado de la planedo: Edgar Morin, Pierre Rabhi, Jean-Marie Pelt, Yann Arthus-Bertrand, Nicolas Vanier agadas ene de la subtena komitato por ke tiu evento daŭras.

Maud Fontenoy, solo-navigistino, estas la honora prezidentino de la festivalo de Francilio de 2008.

Eksteraj ligiloj