Iosif Brodskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iosif Brodskij

Iosif Aleksandroviĉ BRODSKIJ (ruse Ио́сиф Алекса́ндрович Бро́дский, angle Joseph Brodsky) naskiĝis la 24-an de majo 1940 en Leningrado; mortis la 28-an de januaro 1996 en Novjorko) estis rusi-usona verkisto kaj nobelpremiito.

La gepatroj de Iosif Brodskij estis judoj. Kun ili li pasigis sian junaĝon en Leningrado; pri tiu tempo li raportis en sia libro Rememoroj pri Peterburgo. Fine de la 1950-aj jaroj li ekverkis poemojn. Li estis kondamnita al kvin jaroj da deviga laboro pro parazitismo 1964, sed liberiĝis jam post 18 monatoj. En 1972 Brodskij perdis la sovetian civitanecon, en 1977 li akiris la usonan. En 1987 li ricevis la premion Nobel de literaturo. Kvankam intertempe liaj verkoj publikiĝis ankaŭ en Rusio, li ne volis reiri tien.

Iosif Brodskij komencis verki 16-jaraĝa. La politiko preskaŭ ne ĉeestis en lia poezio. Sed li sentis sin libera homo, kaj tio manifestiĝis en liaj verkoj. Tiun senton de libero la totalisma ŝtato ne povis al li pardoni. La junan poeton defendis de arbitra juĝa persekuto tiaj famuloj, kiel la poetino Anna Aĥmatova kaj profesoro de literaturscienco Jefim Etkind (post jardeko organizonta debatvesperon pri Esperanto en la leningrada pedagogia instituto kaj pli malfrue ekpersekutata kaj ellandigita pro amikeco kun la disidenta verkisto Aleksandro Solĵenicin). Tio ne helpis. Tamen pro protestoj el eksterlando, post jaro de ekzilo Iosif Brodskij revenas hejmen en Leningrado.

En 1972 li elmigras kaj ekloĝas en Usono. Li verkas poezion kaj prozon (en la rusa kaj en la angla), instruas literaturon en universitatoj kaj multe vojaĝas en la mondo. Ĉiujare liaj maljunaj gepatroj, jen unu jen alia, petas permeson viziti sian solan filon aŭ almenaŭ renkontiĝi kun li en tria lando, ekzemple, en la najbara kaj frata Pollando. Kaj ĉiufoje la instancoj de tiu „plej hom-ama ŝtato” rifuzas al ili. Ili mortis sen revidi sian solan filon.

En 1987 Iosif Brodskij fariĝas Nobel-premiito pri literaturo. En lia patrolando pri tio informis nur unu ĵurnalo Komsomolskaja pravda. La sarkasman tonon de tiu informo tuj rebatis legantoj, kaj la redakcio devis publikigi kelkajn el tiuj reagoj.

En sia Nobel-premia parolado, Iosif Brodskij pasie substrekis, ke la lingvo vivas kaj evoluas precipe danke al la poezio. Lige kun tio, estas interese noti lian rilaton al du specoj de transformoj de liaj poeziaĵoj. Kelkaj liaj junaĝaj versaĵoj estis muzikigitaj kaj prezentataj en bardaj koncertoj. Li rilatis al tio tolereme. Foje li estis invitita al tia koncerto de konata bardo, sed li ne venis; demandita pri la kaŭzo, li esprimis supozon, ke li povus bati la kapon de la bardo per gitaro pro kolero. Kaj jen pri alia speco de transformo. En julio 1992 en Stokholmo Iosif Brodskij volonte babilis kun rusaj esperantistoj dum du horoj kaj aprobis aperigon de siaj verkoj en esperanta traduko, kion poste efektivigis Mikaelo Bronŝtejn, precipe per tiu ĉi prezentata libro De nenie kun amo. Do la poeto ne dubis, ke Esperanto ebligas produkti ne malpli bonajn tradukojn de poezio ol naciaj lingvoj.

Memortabulo pri Brodskij en Venecio

Iosif Brodskij opiniis, ke „la poezio estas arto metafizika laŭdifine, ĉar mem la materialo de tiu – la lingvo – estas metafizika”. Nu, pro tio mi ne aŭdacas komenti liajn poemojn: mi estas homo malproksima de metafiziko, kiu eĉ nebone scias, kio estas tio. Ŝatantoj de poezio legu kaj ĝuu, ĉar la esperantistoj estas bonŝancaj havi tiun libron en fidindaj kaj fluaj tradukoj.

Brodskij amis la urbon Venecio kaj regule iris tien je kristnasko. Li dediĉis al ĝi libreton nomatan laŭ la loko fondamenta degli incurabili. En tiu loko nun estas memortabulo pri li en du lingvoj, la itala kaj la rusa.

Iosif Brodskij mortis pro korinfarkto. Konforme al lia deziro lia tombo situas sur la insulo San Michele ĉe Venecio.

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj