István Bogár (komponisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Bogár (komponisto)
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1937 (1937-08-20)
en Budapeŝto
Morto 26-an de decembro 2006 (2006-12-26) (69-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

István Bogár [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bogár István estis hungara komponisto, dirigento, instruisto.

István Bogár[1] naskiĝis la  20-an de aŭgusto 1937(nun 1937-08-20) en Budapeŝto, li mortis la 26-an de decembro 2006 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Bogár maturiĝis en muzika mezlernejo en sia naskiĝurbo, kie li lernis ekzemple de Ferenc Gergely kaj István Szelényi. Li akiris komponistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1963. Lia ĉefinstruisto estis Endre Szervánszky. Li instruis jam inter 1957–1968 en muziklernejo, poste li havis altan postenon en muzika eldonejo, same en la filharmoniejo inter 1972–1976, pli poste en signifa orkestro (1976–1983), fine en Hungara Radio ĝis 1987. En 1989 li fondis propran orkestron, kie li dirigentis. Ili prezentis pli ol mil koncertojn tutmonde. Kiel komponisto, li komponis ĉambrajn muzikojn, oratoriojn, kantatojn, fugojn, suitojn kaj konĉertojn. Lia filino estis violonisto.

Elektitaj verkoj, kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Árvízi hősök. (suito, 1971)
  • Paganiniana. (por 5 blovinstrumentoj, 1985)
  • Kortárs magyar fúvószene (1995)
  • Magyar kortárs zeneszerzők rézfúvós kamarazenéje (1996)
  • Harmonikaiskola. 1–2. (lernolibro por akordiono, kunaŭtoro, 1968–1971, 12-a eldono: 2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]