Ivan Bilibin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Bilibin
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1876 (1876-08-04)
en Tarkhovka
Morto 7-an de februaro 1942 (1942-02-07) (65-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo,  Sovetunio
Mortokialo malsato
Tombo Smolenskoye Orthodox Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo ilustristo • pentristo • grafikartisto
vdr
Ivan Jakovlewiĉ Bilibin, portretita fare de Boris Kustodijev.
Ivan Bilibin. Militisto — kostumdesegno por la ludo de 1931 de La Fajra Birdo

Ivan Jakovleviĉ Bilibin (ruse Иван Яковлевич Билибин; naskiĝis la 4-an de aŭgusto[jul.]/ 16-an de aŭgusto 1876[greg.] en la vilaĝo Tarĥovka proksime de Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio; mortis la 7-an de februaro 1942 en Sankt-Peterburgo, tiam "Leningrado", Sovetunio) estis rusia, pli poste sovetunia, pentristo, libroilustristo kaj teatristo. Li estis membro de la unuiĝo "Mir Iskustva" ("mondo de arto"), kunfondinto de la "Unuiĝo de Rusiaj Pentristoj" kaj ekde 1937 membro de la "Unuiĝo de Sovetuniaj Pentristoj".

Junaĝo kaj profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Naskita kiel filo de la armea kuracisto Jakov Ivanoviĉ Bilibin (Яков Иванович Билибин) kaj de ties edzino Varvara Aleksandrovna, Ivan Bilibin post la fino de la lernejaj jaroj studis juron en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. Post universitata findiplomiĝo en majo 1990 li translokiĝis al Munkeno en la Germana Regno, kie li pliperfektiĝis en pentroarto gvide de la slovendevena pentristo Anton Ažbe. Pli poste li daŭrigis tiujn studojn gvide de Ilja Repin en la Arta Akademio de Sankt-Peterburgo. Post kreo de la artista unuiĝo Mir Iskustva, li iĝis ties aktiva membro. Lia agado por la unuiĝo, kaj samtempe liaj unuaj aktivecoj en ilustrado de gazetoj kaj libroj, estis grafika verko por la unuiĝa ĵurnalo Mir Iskustva en 1899. Sekvis la ilustrado de pliaj ĵurnaloj kiel Шиповник ("ŝipovnik", hundorozo) kaj eldonaĵoj de la Moskva Libroeldonejo.

Inter la jaroj 1902 kaj 1904 la etnografia departamento de la muzeo de Aleksandro la 3-a sendis iln en la goberniojn Vologda, Arĥangelsk, Tver kaj Petrozavodsk, por kolekti etnografian materialon kaj foti monumentojn de historia vilaĝa arkitekturo.

La arta talenteco de Ivan Bilibin aparte klare videbliĝas en siaj ilustraĵoj de rusaj fabeloj kaj legendoj, kaj en liaj verkoj pri teatraj prezentoj.

Dum la Rusia revolucio de 1905 li desegnis porrevoluciajn karikaturaĵojn, aparte por la ĵurnalo "Ĵupel" (Жупел, "punprediko"), kiu malpermesiĝis en 1906. Post la Oktobra Revolucio de 1917 li forlasis Rusion. Post restadoj en Kairo kaj Aleksandrio li fine dum 1925 ekloĝis en Parizo. Tie li dekoris privatajn domojn kaj ortodoksajn preĝejojn. Iom post iom li ekakceptis la novan politikan reĝimon de Sovetunio. Dum 1935 kaj 1936 li kontribuis al la dekoro de la sovetunia ambasadejo en Parizo. Poste li reveturis al Rusio kaj ekloĝis en Leningrado. Inter la jaroj 1936 kaj 1941 Ivan Bilibin estis preleganto en al Tutrusia Artista Akademio kaj daŭrigis sian laboron kiel ilustristo kaj teatrosceneja dekoristo. Li mortis februare 1942 dum la sieĝo de Leningrado.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

En 1902 Ivan Bilibin gedziĝis kun la pentristino kaj lia eksa studentino Marija Jakovlevna Ĉembers (Мария Яковлевна Чемберс). Ili ekhavis la komunajn filojn Aleksandr (1903) kaj Ivan (1908). En 1912 li geedziĝis kun la artaltlerneja diplomitino Renée Rudol'fovna O'Konnel' (Рене Рудольфовна О'Коннель), same eksa studentino de li. Kaj en 1923 li gedziĝis kun la pentristino А.V. Ŝĉekatiĥina-Potockaja (A.В. Щекатихина-Потоцкая), kun kiu li en 1929 havis komunan artan ekspozicion en Amsterdamo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Ivan Bilibin en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)