János Mailáth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Mailáth
Persona informo
Majláth János
Naskiĝo 5-an de oktobro 1786 (1786-10-05)
en Peŝto
Morto 3-an de januaro 1855 (1855-01-03) (68-jaraĝa)
en Starnberger See
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per drono vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco HungarioAŭstra imperio vd
Familio
Dinastio Majláth vd
Profesio
Okupo poeto • historiistotradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo János Mailáth [jAnoŝ majlAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mailáth János estis hungara ŝtata oficisto, poeto, historiisto. Lia nobela antaŭnomo estis székhelyi [sEkheji], lia familia nomvarianto estis Majláth, lia patro estis József Mailáth, lia frato estis Antal Mailáth.

János Mailáth[1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1786 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 3-an de januaro 1855 en Starnberger See (Bavario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Mailáth unue estis edukita hejme, li poste studis filozofion en Eger kaj juron en Jura Akademio (Győr). Post siaj studoj li estis ŝtata oficisto en la administracio, sed post jardeko liaj okuloj jam estis en malbona stato, tial li adiaŭis de la ofico. Tamen poste li dediĉis sin al la hungaraj kaj germanaj literaturoj kaj historioj. Kelkfoje li partoprenis en la hungara parlamenta vivo, kie li estis kontraŭlo de politiko de Lajos Kossuth. Pro la revolucioj en 1848 li vojaĝis al Bavario kune kun sia filino. En la jaroj 1853 kaj 1854 li estis edukisto pri la hungaraj lingvo kaj moro al Elizabeto de Aŭstrio-Hungario. Poste li vivis mizere, tial li mortigis sin kune kun sia filino.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Koloczaer Codex, altdeutscher Gedichte. Herausg. von ... (poemoj, 1817)
  • Magyarische Sagen und Märchen (1825; 1837)
  • Geschichte der Magyaren (5 volumoj, 1828-1831)
  • Praktische ungarische Sprachlehre für Deutsche, in Fragen und Antworten (1831; 1832; 1838)
  • Zelmira vagy Zuniga kardja (dramo, 1833, prezentita kelkfoje)
  • Geschichte des österreichischen Kaiserstaates (5 volumoj, 1834-1850)
  • Mnemonik, oder Kunst das Gedächtniss nach Regeln zu stärken ... (1842)
  • Vallásmozgalmak Magyarországban (2 volumoj, 1844–1846, ankaŭ germane, 1845)
  • Gedrängte Geschichte des österreichischen Kaiserstaates bis auf die neueste Zeit (4 partoj, 1851; 1854; 1858)
  • Märchen und Sagen. Eine Auswahl. (1862)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]