József Benes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Benes
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de oktobro 1936(nun 1936-10-08)
en Bajmok
Morto 23-an de novembro 2017 (2017-11-23)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Margit Gerle
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

József Benes [jOĵef beneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benes József estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo. Lia edzino estis Margit Gerle.

József Benes [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1936 en Jugoslavio en Bajmok, li mortis la 23-an de novembro 2017.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Benes apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Li frekventis gimnazion en Subotica, poste li akiris diplomon en Belarta Akademio en Beogrado en 1963. Li ricevis postenon kaj stipendion en Senta. Inter 1958 kaj 1977 li pentradis en diversaj artistkolonioj en Vojvodino, inter 1977-1990 en artistkolonio de Makó. En tiu hungara urbo li ricevis hungaran ŝtatanecon. Li vivis komence en Szeged, ekde 1988 en Kecskemét. Li kreis pentraĵojn, platpresojn, serigrafiaĵojn. Li ricevis plurajn serbajn kaj hungarajn premiojn. Li havis edzinon.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1963 Beogrado
  • 1978-1981, 1983 Makó
  • 1982, 1988, 1990, 1992, 1995, 1998 Salgótarján
  • 1984, 1986, 1988 Krakovo
  • 1985, 1987, 1989, 1993-1994, 1996, 1998 Miskolc
  • 1997 Bukareŝto
  • 2016 Kecskemét

Elektitaj artaj kreaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Bábu (1956)
  • Zentai csata (1967, premiita)
  • Plasztikus fal (1975)
  • Bakteriofág (1982)
  • Műholdtáj

Elektitaj libroilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • István Brasnyó: Tükrös Madonna (1976)
  • János Sziveri: Bábel (1990)
  • Zoltán Szügyi: Élet és lélek (1993); Nincs visszaút (1998)
  • Nándor Gion: Börtönről álmodom mostanában (1990); Mint felszabadítók (1996); Ez a nap a miénk (1997); Latroknak is játszott (1999)

Fontoj[redakti | redakti fonton]