József Boksay
József Boksay | |
---|---|
Busto pri József Boksay | |
Persona informo | |
Naskonomo | Boksay József |
Naskiĝo | la 2-an de oktobro 1891 en Kabola Polyána (Hungara reĝlando) |
Morto | la 19-an de oktobro 1975 en Uĵhorodo (Sovetunio) |
Tombo | Calvaria cemetery |
Lingvoj | ukraina |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Ĉeĥoslovakio • Hungara reĝlando • Sovetunio |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Infano | Q108103579 |
Okupo | |
Okupo | pentristo • lektoro • portretisto |
József Boksay [jOĵef bokŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boksay József, ukraine Бокшай Йосип Йосипович estis ukraina pentristo, altlerneja kaj mezlerneja instruisto, ilustristo, koresponda membro de Arta Akademio de Sovetunio (1958).
József Boksay [1][rompita ligilo] naskiĝis la 2-an de oktobro 1891 en Kabola Polyána (Hungara reĝlando, nuntempa Kobilecka Poljana en Ukrainio), li mortis la 19-an de oktobro 1975 en Uĵhorodo (Sovetunio, nuntempe en Ukrainio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Boksay akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1914. Lia plej grava instruisto estis Imre Révész (pentristo). Post la diplomo li batalis dum la 1-a mondmilito, li estis ankaŭ militkaptito, post la milito li instruis en gimnazio de Ungvár (inter 1920-1938 la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio). Boksay en 1927 fondis pentristan lernejon kun Béla Erdélyi. Tiutempe Boksay studvojaĝis al Dresdeno, Vieno, Parizo kaj Prago. Post la 2-a mondmilito li instruis en arta altlernejo, arta gimnazio kaj industriarta altlernejo. Li ricevis sovetuniajn kaj ukrainiajn premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Košice, Brno, Kievo, Moskvo
- Uĵhorodo 1922, 1954, 1926, 1962, 1971, 1991
- Mukačevo 1933
- Parizo 1938
- Lvivo 1954
- Budapeŝto 1979
- Miskolc 1994
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- fresko en katedralo de Uĵhorodo (1939, ĉefpentraĵo)
- freskoj en Baziliko de Máriapócs (1946)
- Piac Ungvárott (1927)
- Önarckép (1929)
- Ungvár vára (1931)
- Huszt vára (1942)
- A gyaloghíd építése Ungváron (1947)
- A Szinevéri tó (1953)
- Csendélet rózsákkal (1962)
- Kunyhók a patak partján
- Park ősszel
- Tájkép
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
-
Monumento pri Boksay kaj Erdélyi
-
Flanka altaro en Máriapócs
-
Ikonostazo de Máriapócs