James Craig Watson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Craig Watson
Persona informo
NomoJames Craig Watson
Dato de naskiĝo28-a de januaro 1838
NaskiĝlokoFingal (Ontario)
Dato de morto22-a de novembro 1880
MortolokoMadison
Mortokialoperitoneito [+]
Aĝo je morto42
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoPremio Lalande [+]
Portalo pri Homoj
vdr

James Craig Watson (naskiĝis la 28-an de januaro 1838 en Fingal (Ontario), mortis la 22-an de novembro 1880 en Madison) kanad-devena usona astronomo Lia familio, kiu naskis lin en Ontario (Kanado) transloĝiĝis al Ann Arbor (Miĉigano - Usono) en 1850.

Vivo

15-jaraĝa, li enskribiĝis en la Universitato de Miĉigano, kie li lernis la latinan, la grekan, kaj la astronomion sub la instruado de profesoro Franz Brünnow, al kiu li posteulis kiel dua direktoro de la observatorio de Detrojto de 1863 ĝis 1879.

Li amasis konsiderindan monsumon per entreprenoj sen rilato kun la astronomio. Li kreis, per testamento, la Medalon James Craig Watson, kiu estas donacita de la Nacia akademio de la sciencoj al tiuj, kiuj kontribuas al la astronomio.

Malkovritaj asteroidoj : 22
79 Eŭrinomo 14-a de septembro 1863
93 Minervo 24-a de aŭgusto 1867
94 Aŭroro 6-a de septembro 1867
100 Hekato 11-a de julio 1868
101 Heleno 15-a de aŭgusto 1868
103 Hero 7-a de septembro 1868
104 Klimeno 13-a de septembro 1868
105 Artemiso 16-a de septembro 1868
106 Diono 10-a de oktobro 1868
115 Tiro 6-a de aŭgusto 1871
119 Alteo 3-a de aprilo 1872
121 Hermiono 12-a de majo 1872
128 Nemezo 25-a de novembro 1872
132 Etro 13-a de junio 1873
133 Cireno 16-a de aŭgusto 1873
139 Ĵuevao 10-a de oktobro 1874 (en Pekino)
150 Nuvao 18-a de oktobro 1875
161 Atoro 19-a de aprilo 1876
168 Sibilo 28-a de septembro 1876
174 Fedro 2-a de septembro 1877175
175 Andromaĥo 1-a de oktobro 1877
179 Klitemnestro 11-a de novembro 1877

Li mortis pro peritoneito aĝa de nur 42 jaroj.

Malkovroj

Li malkovris 22 asteroidojn, inter kiuj 139 Ĵuevao, en Pekino kie li estis veninte por observi la Pasadon de Venuso de 1874, La nomon "Ĵuevao" estis elektitaj de la ĉinaj estrecoj : (瑞 華, aŭ, en moderna pinjino ruìhuá) = "Oportuna (stelo) de Ĉinio".

Li kredis je la ekzisto de la planedo Vulkano, pli proksima de Suno ol Merkuro. Oni nun scias, ke tiu planedo ne ekzistas, sed estas ebleco ke asteroidoj tiel nomataj vulkanoidoj ekzistus. Li opiniis esti observinta du tiaj-tipajn planedojn dum suneklipso en julio 1878 en Vajomingo

Honoroj

Oni donis lian nomon al la asteroido 729 Vaconio[1].

Noto kaj referencoj

  1. JPL Small-Body Database Browser 729 Watsonia (1912 OD) (angle)

Eksteraj ligiloj