Jan Chryzostom Pasek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La pola rajdisto de Rembrandt
Doliwa - blazono de Pasek

Jan Chryzostom Pasek de blazono Doliwa (naskiĝis la 1636 jaro en Węgrzynowice ĉ. Rawa Mazowiecka, mortis la 1-an de aŭgusto 1701 jaro en Niedzieliska) estis pola verkisto, taglibristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pasek naskiĝis en Mazovio kie li edukiĝis en jezuita kolegio kaj poste li fariĝis soldato. Li batalis inter alie sub gvido de hetmano Stefan Czarniecki. Tiel li dek jarojn batalis en la orienta Pollando (hodiaŭa Ukraino) kaj eĉ en Danio. Junaĝe li batalis en la milito kontraŭ Svisio sub la venkanta Czarniecki, poste li ankaŭ batalis ekzemple kontraŭ Hungaroj kaj Tataroj. Dum sia junaĝo li estis skandalisto procesanta multe en juĝejoj. Dum la ribelo (rokoŝ) de Jerzy Sebastian Lubomirski li estis fidela al la reĝo. De jaro 1667a li komencis vivi trankvile en sia nobeldomo en Smogorzów. Probable ĝuste tiam li komencis verki. Parton de sia vivo Pasek travivis ĉirkaŭ Kielce en la vilaĝo Olszówka Stara. Lia patrino estis entombigita en Stopnica kaj probable en tiea klostro troviĝas la korpo de Jan Chryzostom Pasek.

Memoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Pasek skribis jarlibrojn, kie en ĉiu jaro li notis siajn memoraĵojn. La memorlibroj ampleksas jarojn de 1656 ĝis 1695 tamen povas esti, ke li verkis ilin nur en la fino de sia vivo. Tiuj memoraĵoj estis longe perditaj kaj nur en 1836 oni ilin malkovris kaj presis.

La memorlibroj de Pasek estas unu el plej gravaj dokumentoj kaj literaturaj verkoj priskribantaj polajn Sarmatojn kaj Respublikon de Ambaŭ Nacioj. Malkovro de tiuj tekstoj estis granda sensacio por Poloj sub la okupacio de Rusio, Aŭstrio kaj Prusio. Oni eĉ dubis pri originaleco de ili sed ĝisfundaj esploroj konfirmis ĝin. La aŭtoro, kiu ja estis atestanto de sia epoko, priskribis la Pollandon de la reĝado de Johano Kazimiro Vasa, Michał Korybut Wiśniowiecki kaj Johano la 3-a Sobieski. En la memorlibroj aperas la bildo de la malnova pola kulturo - Sarmacio. La aŭtoro elmontras sian altan klerecon - la lingvo estas senerara, altstila malnova pola lingvo kun makaronismoj, do kun frazoj de latina aŭ aliaj lingvoj. La teksto ampleksas tre diversajn formojn kiel kantojn, humuraĵojn, rakontojn, paroladojn, leterojn kaj aliajn. Pasek kreis la bildon de Polo-Sarmato bone edukita kaj heroe batalanta por bono de la patrujo. Li priskribis la tre altan polan kulturon de bataloj kaj la simplan vivon. Tiuj fascinoj de la sarmata idealo fariĝis tuj la "Sarmata epopeo" precipe en 19-a jarcento. La taglibrojn de Pasek oni povas dividi al la periodo de soldata servado al Rzeczpospolita (1655-1666) kaj la vivo en nobela mastrumado (1667-1688. La skribaĵoj de Pasek estis tiel gravaj, ke ili fariĝis grava fonto de la pola kulturo por Adam Mickiewicz, Henryk SienkiewiczHenryk Rzewuski. La eĥoj de lia sarmata lingvo kaj stilo de rakontado troviĝas eĉ en poeziaĵoj de Jerzy Harasymowicz. Nur Witold Gombrowicz rompis tiun senkritikan honorigon de Taglibroj kaj en Trans-Atlantyk li kreis parodion kontraŭ-sarmatan de ili.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]