Japana lariko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Japana lariko
Arboŝelo kaj folioj
Arboŝelo kaj folioj
Biologia klasado
Regno: Plantoj ( Plantae )
Divizio: Pinofitoj ( Pinophyta )
Klaso: Pinopsidoj ( Pinopsida )
Ordo: Pinaloj ( Pinales )
Familio: Pinacoj ( Pinaceae )
Genro: Lariko ( Larix )
Larix kaempferi
(Lamb.) Carr.
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
v  d  r
Information icon.svg


Japana lariko ( Larix kaempferi; Karamatsu (唐松) en japana lingvo ), estas palearkta specio de lariko, hejma en Japanujo, en la montaroj de Ĉubu kaj Kanto-regiono en centra Honŝuo[1]. La scienca nomo honorigas la naturaliston Engelbert Kaempfer. La specio kelkfoje ankaŭ estas konata kiel Larix leptolepis.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Ĝi estas mez-granda ĝis granda falfolia konifera arbo, atinginte altecon de 20-40 ml, kun trunko ĝis 1 m de diametro. La arbokrono estas larĝe konusa; kaj la ĉefaj kaj la flankaj branĉoj estas horizontalaj, la flankaj branĉoj nur malofte malsuprenpendigantaj. La ŝosoj estas duformaj, kun kreskado partigita en long-ŝosojn ( tipe 10-50 cm longaj ) kaj portante plurajn burĝonojn, kaj en mallong-ŝosojn nur 1-2 mm longaj kun nur unu burĝono. La folioj estas pinglecaj, hele glaŭkaj, 2-5 cm longaj; ili estiĝas hele flavaj ĝis oranĝkoloraj antaŭ ol ili defalas aŭtune, postlasante en nuda stato la rozkolor-brunajn ŝosojn ĝis la sekvanta printempo[1].

La strobiloj estas starantaj, ovoid-konusaj, 2-3,5 cm longaj , kun 30-50 kurbigitaj semo-skvamoj; ili estas verdaj kiam nematuraj, estiĝantaj brune kaj malfermante por liberigado de la semoj kiam maturaj, 4–6 monatojn post polenado. Kutime la maljunaj strobiloj restas sur la arbo dum multaj jaroj, estiĝante malbrile griz-nigraj[1].

Japana lariko vegetas inter altitudoj de 500-2 900 m, je bone drenadaj grundoj, evitante trohumidiĝajn grundojn.

Uzado [redakti]

Japana lariko estas grava arbo por forstado, kaj estas kultivata tra centra kaj norda Japanujo ( en la nordo ĝis Hokajdo ), kaj ankaŭ larĝe tra norda Eŭropo, precipe en Britujo. La ligno estas rezista kaj daŭra, uzata por ĝenerala konstruada laboro. Malgrandaj larikaj palisoj estas vaste uzataj por ruraj bariloj. Ĝi ankaŭ estas vaste uzata kiel materialo por bonsajoj.

Damaĝantoj [redakti]

En malfrua 2009 Phytophthora ramorum, kaŭzanto de ŝosoformorto, unue estis trovata ĉe japanaj larikoj, en la anglaj distriktoj de Devon, Kornvalo kaj Somerset[2].

Vidu ankaŭ [redakti]

Referencoj kaj eksteraj ligiloj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
  1. 1,0 1,1 1,2 Farjon, A. (1990). Pinaceae. Drawings and Descriptions of the Genera. Koeltz Scientific Books ISBN 3-87429-298-3.
  2. Forestry Commission webpage on Phytophthora ramorum