Jean Ziegler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jean Ziegler, Librofoiro Frankfurto 2009

Jean ZIEGLER (naskiĝis la 19-an de aprilo 1934 en Thun) estas iama profesoro de sociologio ĉe la Universitato de Ĝenevo kaj la Sorbonne, Parizo. Li estis parlamentano por la Socialdemokrata Partio de Svislando en la svisa federacia parlamento de 1981 al 1999.

Nomita de Svislando, li estis Speciala Raportisto de la Unuiĝintaj Nacioj pri Malsato de 2000 ĝis aprilo 2008.[1]

La 26-an de marto 2008, li estis elektita por unu jaro en la Konsila Komitato de la Konsilantaro pri Homaj Rajtoj. Malgraŭ kontraŭstaroj de UN Watch li ricevis 40 el 47 voĉdonoj, do estis la unua el sep kandidatoj. Li estas ankaŭ membro de la konsilantaro de la organizo pri homaj rajtoj Business Crime Control.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jean Ziegler naskiĝis 1934 en Thun, Svislando. Lia patro estis la prezidanto de la tribunalo de la urbo. Li estas edzo kaj havas unu filon.

Li studis ĉe la universitatoj de Berno kaj Ĝenevo kaj doktoriĝis pri juro kaj sociologio. Jean Ziegler estis profesoro ĉe la Universitato de Grenoble kaj ĝis 2002 ĉe la Universitato de Ĝenevo kie li instruis sociologion. Li ankaŭ estis asociita profesoro ĉe la Sorbonne en Parizo. La 17-an de januaro 2009 li ricevis honoran gradon de la Universitato de Parizo VIII.

En 1963 Jean Ziegler estis elektita ĉe la urba konsilio de Ĝenevo kiel socialdemokrato. De 1967-1983 kaj de 1987-1999 li tenis seĝon ĉe la svisa Nacia Konsilio. Dume li estis la prezidanto de la “svisa-Tria Monda” parlamenta grupo. Li aniĝis al la komisionoj pri eksterlandaj aferoj, scienco kaj internacia komerco.

Post renkontiĝo kun Abbé Pierre en Parizo li fariĝis la unua direktoro de la Emmaus-komunumo de Ĝenevo.

Jean Ziegler fariĝis kavaliro (chevalier) de la franca Ordre des Arts et des Lettres en 1994. Li havas honoran gradon ĉe la Universitato de Mons en Belgio. Li estis premiita per la Medalo de la Prezidanteco de la Itala Respubliko. La Respubliko de Kabo-Verdo premiis lin per la Nacia Ordeno de Amílcar Cabral. Sed li malakceptis la Premion Ghaddafi pri Homaj Rajtoj en 2002.

Biobrulaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jean Ziegler kritikis la uzadon de biobrulaĵoj, ĉar ĝia produktado eblas nur koste de manĝaĵoj. Ziegler diris la 26-an de oktobro 2007 dum konferenco ĉe UNO ke "estas krimo kontraŭ la homaro transformi agrikulture produktivan grundon al grundo ... kiu estos bruligita en biobrulaĵoj... Necesas haltigi ... la katastrofon de malsato en la mondo". [2] [3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sociologie de la nouvelle Afrique ("Sociology of the New Africa"), Gallimard, 1964. ISBN 978-2070350599
  • Sociologie et Contestation, essai sur la société mythique ("Sociology and Contestation"), Gallimard, 1969. ISBN 978-2070351923
  • Le pouvoir africain ("The African Power"), Seuil, 1973, new edition 1979. ISBN 978-2020051835
  • Les vivants et la mort ("The Living and the Dead"), Seuil, 1973. New edition 1978. ISBN 978-2020047968
  • Une Suisse au-dessus de tout soupçon ("Switzerland Exposed"), 1976. ISBN 978-2020046831
  • Main basse sur l’Afrique ("Pillage on Africa"), 1978. New edition 1980. ISBN 978-2020056298
  • Retournez les fusils ! Manuel de sociologie d'opposition ("Turn the Guns Around"), Seuil, 1980. New edition 1991. ISBN 978-2020131025
  • Vive le pouvoir! Ou les délices de la raison d'état, Seuil, 1985. ISBN 978-2020089845
  • La victoire des vaincus, oppression et résistance culturelle ("The Victory of the Defeated"), Seuil, 1988. ISBN 978-2020130981
  • La Suisse lave plus blanc ("Swiss Whitewash"), 1990. ISBN 978-2020115971
  • Le bonheur d'être Suisse ("The fortune of being Swiss"), 1994. ISBN 978-2020227797
  • Charles Baudelaire, co-authored with Claude Pichois, 1996. ISBN 978-0099777106
  • L'Or du Maniema ("The Gold of Maniema"), Seuil, 1996. ISBN 978-2020283250
  • Les rebelles, contre l’ordre du monde ("The Rebels, Against World Order"), 1997. ISBN 978-2020086141
  • La Suisse, l'or et les morts ("The Swiss, the Gold, and the Dead"), 1997. ISBN 978-0140278583
  • Les seigneurs du crime : les nouvelles mafias contre la démocratie ("The Crime Lords: the New Mafias against Democracy"), Seuil, 1998. ISBN 978-2-02-091429-1
  • Le Livre noir du capitalisme ("The Black Book of Capitalism"), co-authored, Temps des Cerises Edition, 1998.
  • La faim dans le monde expliquée à mon fils ("World Hunger Explained to my Son"), 1999. ISBN 978-2020367530
  • Les nouveaux maîtres du monde et ceux qui leur resistent ("The new rulers of the world and those who resist them"), 2002. ISBN 978-2213613482
  • Le droit à l’alimentation ("The Right to Adequate food"), Fayard, 2003. ISBN 2-84205-696-5
  • L'empire de la honte ("The Empire of Shame"), 2005. ISBN 978-2-253-12115-2
  • "UN: Still Hungry to Bed", 2001.
  • La haine de l'Occident ("Hate For the West"), 2008. ISBN 978-2226186935

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Special Rapporteur on the right to food. Alirita 2008-05-15.
  2. Lederer, , "Production of biofuels 'is a crime', The Independent, 2007-10-27. Kontrolita 2008-04-22.
  3. Raporto pri la rajto je nutraĵoj (angle) http://www.humanrights.ch/upload/pdf/080311_bericht_ziegler.pdf

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

, france (angligite ĉe www.humaniteinenglish.com)