Jerzy Buzek
prof. | |||||
Jerzy BUZEK | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jerzy Karol Buzek | |||||
Naskiĝo | 3-an de julio 1940 (83-jaraĝa) en Smilovice, Nazia Germanio | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Politekniko Silezia vd | ||||
Partio | Civitana Platformo • Solidarity Electoral Action • Solidareco vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ludgarda Buzek vd | ||||
Infanoj | Agata Buzek vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • inĝeniero • kemiisto • universitata instruisto • sindikatisto vd | ||||
Aktiva en | Opole • Strasburgo • Bruselo • Varsovio vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Prezidanto de la Eŭropa Parlamento | |||||
Dum | 2009 – 2012 | ||||
Antaŭulo | Hans-Gert Pöttering | ||||
Sekvanto | Martin Schulz | ||||
Ĉefministro de Pollando | |||||
Dum | 1997 – 2001 | ||||
Antaŭulo | Włodzimierz Cimoszewicz | ||||
Sekvanto | Leszek Miller | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jerzy BUZEK (naskiĝis la 3-an de julio 1940 en Śmiłowice) estas pola politikisto, profesoro pri teknikaj sciencoj, dum la jaroj 1997-2001 deputito de la pola parlamento kaj ĉefministro de Pollando. De la 2004 Membro de la Eŭropa Parlamento, de 2009 ĝis 2012 ankaŭ ĝia prezidanto.
Membras en la frakcio de la Eŭropa Popola Partio, kiu estas la plej granda en la Eŭropa Parlamento.
Esperanto
Kunlabore kun MEP Jan Kozłowski kaj pola senatano Edmund Wittbrodt (la Prezidanto de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton en Pola Parlamento) li planas popularigi Esperanton en Eŭropa Parlamento farante la Esperanto-ekspozicion dum t.n. "Monato de Eŭropo" en oktobro 2013 . Temas pri la sama ekspozicio kiu estis en Pola Senato oktobre 2012 okaze de 125-jara Jubileo de Esperanto organizita de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) kaj Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi, al la pola teksto de la ekspozicio oni aldonos ankaŭ la tekstojn en la germana, la franca kaj en la angla.
Eksteraj ligiloj
- Jerzy Buzek – persona retpaĝo angle, france, pole
- Oficiala retpaĝo de la Prezidanto de la Eŭropa Parlamento angle, france, germane, pole
- Profilo de la eŭropparlamentano ĉe la retpaĝo de la EP (ĉiuj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio)