Johana (papino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johana
Persona informo
Okupo
Okupo pastro • kleriko
vdr

Okaze de Papino Johana temas pri persono, pri kiu ankoraŭ hodiaŭ ne estas klare, ĉu ŝia ekzisto estas legendo aŭ havas ian historian kernon.

La legendo[redakti | redakti fonton]

Papino Johana kun krono, kiel la Malĉastistino de Babilono

La unuajn spurajn diraĵojn pri papino Johana historiistoj trovas inter la goliardaĵoj de fratula dominikana komunumo de la 13a jarcento (do, 4 jarcentojn poste!), inter kiuj frato Jean de Maily, kaj tuj poste aliloke sammedie raportata de frato Stefano Borbone, amuzis... La goliardaĵo restus tia, se la legendo ne montriĝus utila al la kontraŭuloj de la katolika papeco por plifortigi la akuzon pri ties korupteco: komencis Jan Hus en 1413, poste fariĝis arda buŝa-skriba sago por, iamaj, protestantoj. Kaj fine la legendo iom post iom ricevis la karakterizojn de historia evento (kio plaĉas ankaŭ al la popola rakontaremo). Sed per historiistoj, kiel Platina (Bartolomeo Sacchi) kaj Cesare Baronio kaj aliaj, la historio refariĝis legendo. Kelkaj inter la historiistoj opinias ke la kaŭzo de la origino de la legendo povus esti la prisatiremo kontraŭ papo Johano la 8-a kiu regnis ekde 872 ĝis 882. Eble tiu papo havis virineskajn manierojn: kio aperas probabla ĉar lia kontraŭlo, la samtempa konstantinopolitana patriarĥo Focio, sarkasme diradis pri li "la vireca Johano". (Il Timone, n. 96, 2010)

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo, ŝi naskiĝis ĉ. 818 en Ingelheim. Ŝia patro estis angla pastro, kies tasko estis la kristanigo de la paganaj saksoj. Post la frua morto de la gepatroj, ŝi iris al monaĥinejo, kie ŝia granda talento kaj saĝeco tre frue frapis la okulojn.

De Fulda al Romo[redakti | redakti fonton]

Johana kaŝ-vestis sin sunuafoje en la monaĥejo de la urbo Fulda, kie ŝi senvualiĝis post kelka de tempo kaj devis fuĝi. Ŝi veturis al Grekio. Ŝi restis en Ateno kaj disvolvis tie sian talenton. Post kelkaj jaroj veturis ŝi denove vestite kiel viro al la papo en Romo. La eklezia hierarkio tuj rimarkis ŝian scion kaj ŝi akiris pli kaj pli da rekono.

Papo[redakti | redakti fonton]

Mezaĝa ilustraĵo de la papino.

En la jaro de 853855, ŝi iĝis papo sub nomo Johannes Anglicus kiel posteulo de la papo Leono la 4-a. Johana gravediĝis dum sia oficperiodo far servisto, tiel baldaŭ finiĝis ŝia pontifiko. Ŝi naskis mortintan infanon dum procesio sur Via Sacra (hodiaŭ: Via San Giovanni). Pri ŝia morto ekzistas diversaj variantoj: aŭ ŝi mortis dum la nasko pro la komplikaĵoj aŭ la ekscititaj homoj ŝtonumis ŝin al morto.

Post la morto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo, aperis por Johana anĝelo, kiu petis ŝin decidi inter publika hontoeterna kondamno. Johana estis entombigita en la katedralo, en kiu ŝi mortis.

Papa posteulo[redakti | redakti fonton]

La oficiala posteulo de papo Leono la 4-a estis Benedikto la 3-a, pri kiu oni havas tre malmulte da informoj. Kelkaj supozas pro tio, ke Benedikto la 3-a estis elpensata fare de la Romkatolika eklezio, kiam oni ekstermis la papinon el la historio en la 17-a jarcento.

Alia teorio supozas, ke papino Johana regis inter Leono la 4-a kaj Benedikto la 3-a.

La papino Johana estas menciita en diversaj historiaj, sed ankaŭ en nefideblaj fontoj, ĝis la 17-a jarcento eĉ ankaŭ en la ekleziaj fontoj. Ankaŭ la tiama kontraŭpapo Anastazio la 3-a mencias ŝin en siaj libroj.

Hipotezoj[redakti | redakti fonton]

Krom la konata, disvastiĝinta formo, ekzistas ankaŭ aliaj tradicioj, kiuj la historion pri la papino metas en la 11-an jarcenton.

Alia teorio vidas la historion pri la papino nur legendo, kies vera kerno estas rilate al la familio de Theophylakte, pli precize al Marozia, patrino de papo Johano la 9-a, kaj ŝia patrino Teodora, kiu dum malpli ol dek jaroj surtronigis kaj detronigis 8 papojn. Tiel ŝi havis la veran potencon malantaŭ la papa trono.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

La temo, legendo tre tuŝis la verkistojn kaj tiel estiĝis multaj romanoj kiuj okupiĝas pri la la papina historio. La unua germana verko aperis de Jans der Enikel (13-a jarcento). Gravis krome la germanlingva versio de Dietrich Schernberg. Literaturan sukceson akiris la libroj de Emmanuil Roidis (1866), Lawrence Durell (1973) kaj Donna W. Cross (1996); la lasta iĝis eĉ furorlibro. Pliaj dekoj da popularaj libroj troveblas surmerkate.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

En 1972, filmo estis farita pri Johanna, ĉefroligante Maximilian Schell kaj Liv Ullmann. En 2009, alia filmadaptigo de la rakonto estis farita, ĉefroligante Johanna Wokalek kaj John Goodman.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Donna W. Cross: Die Päpstin. - Berlin : Aufbau-Taschenbuchverl., 2001. - ISBN 3-7466-1400-7
  • Elisabeth Gössmann: Die Päpstin Johanna : der Skandal eines weiblichen Papstes. - Berlin : Aufbau-Taschenbuchverl., 2000. - ISBN 3-7466-8040-9
  • Ingeborg Kruse: Johanna von Ingelheim : das wahre Leben der Päpstin Johanna. - Berlin : Aufbau-Verl., 2002. - ISBN 3-7466-8074-3
  • Cesare D'Onofrio: Mille anni di leggenda : una donna sul trono di Pietro. - Rom : Romana Soc. Ed., 1978
  • Cesare D'Onofrio: La papessa Giovanna : Roma e papato tra storia e leggenda. - Rom : Romana Soc. Ed., 1979
  • Emmanuel D. Rhoides: Die Päpstin Johanna. - Bergisch-Gladbach : Bastei-Lübbe, 2000. - ISBN 3-404-14446-5
  • Peter Stanford: Die wahre Geschichte der Päpstin Johanna. - Berlin : Aufbau-Taschenbuchverl., 2000. - ISBN 3-7466-8057-3
  • Esther Vilar: Die Anstrittsrede der amerikanischen Päpstin. - Frankfurt/Main : Ullstein, 1984. - ISBN 3-548-20429-5
  • Craig M. Rustici: The afterlife of Pope Joan : deploying the Popess legend in early modern England, University of Michigan Press, c2006

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]