Johannes Hevelius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Hevelius
Persona informo
Naskiĝo 28-a de januaro 1611
en Gdansko, Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Morto 28-a de januaro 1687
en Gdansko
Lingvoj pola
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ NaciojGdańsk
Alma mater Universitato de Lejdeno
Familio
Edz(in)o Elisabeth Hevelius
Okupo
Okupo astronomo • entreprenisto • kartografo • brewer
Verkoj Prodromus Cometicus
Cometographia
vdr

Johannes HEVELIUS (latinigite laŭ siaj verkoj), germane Johannes HevelJohann Hewelcke, pole Jan Heweliusz, esperantigita kiel Johano Hevelio[1] (naskiĝis la 28-an de januaro 1611 en Gdansko, mortis la 28-an de januaro 1687 samloke) estis grava astronomo, rigardata kiel la unua kartografo de la Luno kaj urbestro de Gdansko.

Hevelius estis filo de germanlingva protestanta patricia familio de bier-faristoj. Jam frue li interesiĝis pri astronomio kaj parencaj sciencoj. Post la tiuepoke kutima peregrinatio academica (plurjara akademia stud-vojaĝo) kaj studoj en Lejdeno (Nederlando), Anglio kaj en Francio, li revenis al Gdansko en 1641. Tie li fondis privatan stel-observejon, ekipitan grandparte per memfaritaj instrumentoj.

Grava merito de Hevelius estas la eldono de la unua mapo pri la Luno, Selenographia sive Lunae Descriptio .... (1647). Krome li observis la sunon, kometojn, kelkajn planedojn kaj la ĉefajn lunojn de Jupitero. Lia stel-katalogo, kiu interalie determinis kelkajn novajn konstelaciojn, eldoniĝis en 1690, do post lia morto. Li estas malkovrinto de la konstelacio Ŝildo (latine: Scutum Sobiescianum), kiun li nomis laŭ la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski. La "ŝildo" rememorigas la venkon en la batalo apud Vieno, kiam Sobieski, venkante Turkujon, malhelpis ties ekspansi-povon en Eŭropo.

Hevelius malkovris kvar kometojn, en 1652, 1661 (probable kometo Ikeya-Zhang), 1672 kaj 1677, kaj observadis sume sep, inter kiuj la fama kometo de Halley. Li ankaŭ hipotezis, ke kometoj moviĝas per kurvaj, parabolaj linioj, kion baldaŭ konfirmis ankaŭ Isaac Newton, kaj kion pli frue kontraŭis Kepler[2].

Verkoj (elekto)

  • Selenographia sive Lunae descriptio (1647)
  • Die reale Gestalt Saturns (Dissertatio de nativa Saturni Facie) (1656)
  • Mercurius in Sole visus (1662)
  • Cometographia (1668)
  • Machinae coelestis (du volumoj: 1673, 1679)
  • Annus Climactericus (1685)
  • Prodomus Astronomiae (1690)
  • Firmamentum Sobiescanum (1690)

La Medalo de Johano Hevelio

Okaze de la Jaro de Johano Hevelio en 2011 la Urba Oficejo de Gdansko stampis la Medalon de Johano Hevelio per kiu estis honoritaj gravaj urbanoj kaj meritaj vizitantoj de la urbo - poloj aŭ ekstarlandanoj. La 6-an de majo 2012 en la palaco de Familio Sierakowski en Sopot per la medalo estis honorita la Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi fare de Membro de Eŭropa Parlamento Jan Kozłowski kaj Senatano Edmund Wittbrodt.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj