Joseph-Louis Lagrange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lagrange.

Ŝablono:Bio

Biografio

Lagrange naskiĝis en Torino, Italio. Li estis brila lernanto en la universitato de sia naskurbo antaŭ esti nur 19-jara nomumita profesoro en la reĝa lernejo pri Artilerio. Kun kelkaj amikoj li kreis en 1757 sciencan societon, estonta Torina scienca Akademio. Du matematikistoj ludis gravan rolon en la vivo de Lagrange. La unua estis Eŭlero, kun kiu li abunde leterkorespondis, kaj kiu kuraĝigis kaj inspiris lin en liaj matematikaj esploroj. La dua estis lia amiko d'Alembert. Per lia helpo Lagrange eniris la kortegon de Frederiko la 2-a en Berlino en 1766. Li tie estis nomumita direktoro de la matematika sekcio de la Scienca Akademio post sia protektinto mem foririnta al Sankt-Petersburgo. Post la morto de la imperiestro post dudek jaroj da fekunda laboro, Lagrange akceptis la inviton de la franca estraro kaj forveturas al Parizo. Iĝinte veterana pensiulo de la Scienca Akademio li partoprenis dum la Revolucio la kreon de la metra sistemo kunlabore kun Lavoisier, kaj kontribuis en la fondo de la Ecole normale (instruista altlernejo), de la Ecole Polytechnique (multteknika altlernejo) kaj de la Bureau des longitudes (buroo de la longitudoj). Admiriata de Napoleono 1-a, li mortis honorita: senatano, imperia grafo kaj granda oficiro de la Légion d'honneur (honora Legio), en Parizo en 1813.

Lagrange troviĝas ĉe la fonto de multaj progresoj en diversaj matematikaj sferoj. Li estas, kun Euler, unu el la fondintoj de la variada kalkulo. Li pruvis la teoremojn de Wilson kaj de Bachet kaj fondis la teorion de kvadrataj formoj (Recherches arithmétiques, 1775). Sed la precipa verko de Lagrange sendube estas lia Mécanique analytique (Analiza meĥaniko), eldonita en 1788. En ĉi tiu verko li sistemigis la uzon de diferencialaj ekvacioj kiujn li aplikis al problemoj de pura meĥaniko. El lia metodo fontos multaj postaj esploroj el kiuj tiuj de Hamilton. Fine en ĉiela meĥaniko, Lagrange faris gravajn esplorojn : pri la problemo de la tri korpusoj la luna libracio kaj la planedmovoj.

Honoroj kaj omaĝoj

Eksteraj ligiloj


Vidu ankaŭ