Napoleono Bonaparte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Napoleono 1-a)
Saltu al: navigado, serĉo
Napoléon Bonaparte

Napoleono Bonaparte, france Napoléon Bonaparte, (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1769 en Ajaccio, Korsiko; mortis en la brita kolonio Saint Helena la 5-an de majo 1821) regis Francion de la fino de 1799, sub titolo unue de "Unua Konsulo", kaj poste Imperiestro de la Francoj de 1804 ĝis 1815 sub nomo Napoleono la 1-a. Li konkeris aŭ tenis sub sia hegemonio la plej grandan parton de Eŭropo. Li iniciatis la dinastion Bonaparte.

En la itala li nomiĝis Napoleone Buonaparte, en la korsika NabolioneNabulione. Li estis filo de nobeloj. Li estis edukita en Francio kiam 9-jara. Napoleone (pliposte nomiĝos Napoléon Bonaparte) eklernis francan kiam 10-jara. Li ĉiam parolis kun itala akcento. Li studis la militarton por iĝi artileria oficiro en militista lernejo de Brienne. Kiam la ŝipo La Pérouse pretiĝis iri surmaren en sia esplora vojaĝo, li kandidatiĝis por partopreni, sed estis rifuzita. Se li estus akceptita, la historio estus malsama, ĉar neniu revenis viva de tiu vojaĝo...

Napoléon estis oficiro en franca armeo en la komenco de la Franca Revolucio. Napoléon unuafoje famiĝis, kiam li venkis la anglojn en Toulon. Lia dua ŝanco estis la eventoj konitaj laŭ la monato en la franca respublika kalendaro kiel "Vendémiaire", kiam li savis la Direktoraron kanonpafante kontraŭ la reĝismanoj sur la ŝtuparo de kirko Saint-Roch. Tiel li iĝis favorita de la tiamaj mastroj de la respubliko, kaj estris la francan revolucian armeon por militiro al Italio. Liaj ĉefaj venkoj tiam estis Marengo, kaj Batalo de Lodi, kie Napoléon venkis Aŭstrion. Dum tiuj bataloj, Napoléon komandis artilerion kaj ricevis la kromnomon La Malgranda Kaporalo.

En 1798, Napoléon iris ataki Egiption, cele dehaki Brition de Hindio. Multaj sciencistoj, artistoj, historiistoj, ktp. akompanis lin, kaj komencis studi detale la civilizon de Antikva Egiptio. Dum tiu militiro estis malkovrita la estonte gravega Rozeta ŝtono.

En 1814, Napoléon malvenkis en Batalo de Leipzig, kaj la aliancitaj eŭropaj reĝaj potencoj kaptis Parizon. Napoléon abdikis kaj estis ekzilita en insulo Elba. En Elba, Napoléon lasis regi la insulon de unu reĝlando. Tamen, post pluraj monatoj, Napoléon eskapis, atingis la francan marbordon en Fréjus; li unue ŝajnis sen forto kaj aventurema, sed ju pli li antaŭeniris al Parizo des pli la armeoj lanĉitaj kontraŭ li aniĝis al li kaj la gazetoj, kiuj unue anoncis lian faron per "La sanga monstro eliris el sia karcero" iom post iom ŝanĝis siajn titolojn, kaj fine anoncis: "La imperiestro estos morgaŭ en Parizo"! Tamen la eŭropaj potencoj, tiam kongresantaj en Vieno, tute ne intencis lasi lin repreni la povon en Francio, kaj milito ree ekis. Tiam baldaŭ vidiĝis, ke kontraŭ ĉiuj la aliancitaj potencoj li ne havis ŝancon, kaj post 100 tagoj da nova regado li devis rezigni post la Batalo de Waterloo, kie li fine malvenkis kontraŭ Duko de Wellington kaj prusa armeo. Li estis ekzilita jen al insulo en Atlantiko, Sankta Heleno.

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Napoleono Bonaparte estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juneco[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo de Napoleono[redakti | redakti fonton]

La blazono de la familio Bonaparte (antaŭ Napoleono la 1-a).
Portreto de Charles Bonaparte, la patro de Napoleono.

Napoleono Bonaparte naskiĝis en Ajaccio la 15-an de aŭgusto 1769, unu jaron post la traktato de Versailles per kiu la Ĝenova Respubliko transdonis la insulon Korsiko al Francujo. Lia baptonomo estis Napoleone di Buonaparte (akto de la 21-a de julio 1771, sed sian edzeckontrakton kun Joséphine de Beauharnais li subskribis Napoleone Buonaparte.

El nobela familio, itala-korsika, kiu jam vivis sur la insulo ekde la 16-a jarcento[1] li estis la kvara infano (dua supervivanta) de Carlo Maria Buonaparte, advokato ĉe la supera konsilio de insulo kaj de Maria Letizia Ramolino. Lian antaŭnomon, Napoleone (aŭ Nabulione laŭ la korsika skribmaniero [2]), li ricevis memore al onklo mortinta en Corte en 1767[3].

Militista edukado[redakti | redakti fonton]

En 1777, Charles Bonaparte, reprezentanto de la nobelaro, estis ano de la deputitaro, kiun sendis Korsiko al Versailles ĉe la reĝon Ludoviko la 16-a. Tiuokaze la guberniestro de la insulo havigis de la ministro pri milito, stipendion por ke la dua filo de Charles povu viziti militistan lernejon (lia pli aĝa frato Joseph estis destinita al eklezia kariero). [4]

La 1-an de januaro 1779, Napoleono kaj lia frato Joseph eniras provizore la lernejon de Autun. Napoleono restos tie dum tri monatoj, dum lia patro kunigas la necesajn rajtigilojn por ricevi la reĝan stipendion. [5] Kontrolis kaj akceptis la dosieron Antoine-Marie d'Hozier de Serigny [6]. Napoleono estis do akceptita en la militista lernejo de Tiron, sed pro aliaj foriroj, li fine anis la reĝan militistan lernejon de Brienne-le-Château (Aube)[6].

Napoleono eniris la sepan klason de la lernejo la 15-an de majo 1779. [7] Ĝi estis unu el la dek du lernejoj en Francujo, kiu akceptas la filojn de la malalta nobelaro. Napoleono restis tie dum kvin jaroj. Li estis taksita bona lernejano, ĉefe pri matematiko, tamen liaj samklasanoj ne tro aprezis lin, ĉefe pro lia admiro de Pascal Paoli[8].

Li jam montris emon pri la arto estri, organizis militludojn, kiujn li gvidis. Neĝbula batalo, kiujn li estrus vintre iĝis parto de lia legendo. [9].

Lia frato Joseph, post forlaso de la projekto iĝi ekleziulo, studis juron; Lucien eniris la seminarion de Aix-en-Provence kaj liaj fratinoj estis edukitaj de Sinjorino Campan.

La 17-an de oktobro 1784 Napoleono forlasis la lernejon kaj kvin tagojn poste aniĝis en Parizo al la compagnie des cadets gentilshommes (kompanio de la nobelaj kadetoj) [10].

La 24-an de februaro 1785, lia patro mortis pro stomaka kancero; lia frato Joseph iĝis la familiestro, kvankam Napoleono taksis lin tro malforteca por estri la familion. [11] Septembre, li trapasis la lernejfinan ekzamenon. Li iĝis dua leŭtenanto (42-a el 58 ĉe la artileria ekzameno) kaj iris al la de li elektita artileria regimento de la Fère, tiam en Valence. [12]

Li forlasis Parizon la 30-an de oktobro 1785. La 15-an de septembro 1786, sep jarojn kaj naŭ monatojn post sia foriro li denove estis sur Korsiko okaze de duonjara ferio.

Unuaj militagadoj[redakti | redakti fonton]

Komence de la franca revolucio en 1789, la leŭtenanto Bonaparte estis 19-jaraĝa. Li militservis ĉe la regimento de La Fère jam de la 15-a de junio 1788. La marŝalo Jean-Pierre du Teil respondecigis lin pri subpremo de loka ribelo la 19-an de julio 1789.

En Parizo la juna oficisto spektis la invadon de la palaco de la Tuileries fare de la popolo la 20-an de junio 1792 kaj montrintus sian malestimon pri la malforto de Ludoviko la 16-a. Tiu ĉi subskribis kelkajn tagojn poste lian diplomon de kapitano, unu el la lastaj publikaj agadoj de la reĝo.

Frazoj[mankas fonto][redakti | redakti fonton]

Citaĵo el li, tipa kaj ne miriga:

"En la revolucioj estas du specoj de homoj: tiuj, kiuj ilin faras, kaj tiuj, kiuj el ili profitas."

Alia, kiu povas mirigi de tia homo (kaj des pli pensigas):

"Ĉu vi scias, kion mi plej admiras en la mondo? Tio estas la senpovo de forto fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo: sabro kaj spirito. Kun la tempo la sabro estas ĉiam finfine venkita de la spirito."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean Tulard Napoléon ou le mythe du sauveur p. 40. Depuis 1616, les Bonaparte sont membres du conseil des Anciens d'Ajaccio ; ils sont aussi avocats et fréquemment alliés aŭ anciennes familles seigneuriales insulaires ; voir aussi Valynselee 1954, Le sang des Bonaparte
  2. Chuquet, La Jeunesse de Napoléon, tome 1, p. 66. En fait, la vraie graphie corse est « Napulione », car dans la phonétique de cette langue, on doit prononcer "b" la consonne p, quand elle est précédée d'une voyelle.
  3. Kiel skribita sur mortoakto de Lapulion cf. J. Godechot en Mistler Napoléon 1. Naissance d'un empire p. 29
  4. J. Tulard, L. Garros Itinéraire de Napoléon p.13
  5. André Castelot, Bonaparte, p. 30
  6. 6,0 6,1 J.Tulard, L.Garros Itinéraire…, p. 15
  7. J.Tulard, L.Garros Itinéraire…p.16
  8. Mémoires de Bourrienne tome premier p.33 selon Jacques Godechot les témoignages sur le séjour de Brienne sont contradictoires et sujets à caution (sous la direction de Jean Mistler, 1969) Napoléon : tome 1. Naissance d'un empire chapitre 1 p.35
  9. Longtemps attribué à Bourrienne, en fait, selon J. Tulard et L. Garros, Ibid., p. 17, cet épisode provient d'une brochure anglaise traduite sous le titre de Quelques notions sur les premières années de Bonaparte parue en l'an VI et reprise dans les Mémoires de Bourrienne sur Napoléon (1829), tome premier, p. 25.
  10. J. Tulard, L. Garros Itinéraire… p.21
  11. Jean Massin, Almanach du Premier Empire p.3
  12. J. Tulard, Napoléon ou le mythe du sauveur, p. 41

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]