Joseph Maria Olbrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Maria Olbrich
Ornamaĵoj de J. M. Olbrich ĉe la viena urbotrajna stacidomo Karlsplatz

Joseph Maria Olbrich (naskiĝinta la 22-an de decembro 1867 en Troppau; morinta la 8-an de aŭgusto 1908 en Duseldorfo) estis aŭstra arĥitekto, kiu ekde 1900 vivis kaj verkis en la Germana Regno.

Vivo

Joseph Maria Olbrich naskiĝis kiel tria ido de la geedzoj Edmund kaj Aloisia Olbrich. Li havis du fratinojn, kiu estis mortintaj jam antaŭ lia naskiĝo, same kiel la pli junajn fratojn Johann kaj Edmund. Lia patro estis bonstata tortobakmajstro kaj vaksoproduktisto kaj posedis inter alie brikfarejon, kio jam frue vekis la intereson de Olbrich pri la konstrua metio.

Olbrich komence lernis ĉe la gimnazio je Troppau, kiun li tamen forlasis antaŭtempe, plenumis masonistan lernotempon, por poste ĉe konstruentreprenisto labori kiel desegnisto. En 1882 li iris al Wien, por eniri en la arĥitekturklason de la Viena Ŝtata Metilernejo. Liaj instruistoj estis inter alie Julius Deininger kaj Camillo Sitte. En 1886 Olbrich ekzameniĝis per la noto „eminenta“. Post tio li reiris por mallonge al Troppau, por labori tie por konstrufirmao kiel desegnisto. Ekde 1890 li studis ĉe la Akademio por Vidigaj Artoj en Vieno kiel lernanto de Karl Hasenauer kaj gajnis per siaj skizoj plurajn premiojn, ekzemple la Pein-Premion, la Kortegan Premion kaj la Romo- Premion de dla akademio. En 1893 li eniris la oficejon de Otto Wagner. La plej multja detalaj planoj por la domoj de la Viena Urbotrajno devenus de Olbrich, sed tio ne estas klare konata. Wagner lin treege ŝatis, li eĉ konsideris geedziĝon de sia filino kun li.

La Secesio-Domo

En 1896 ekestis pro la malkontenteco de pluraj artistoj gvidataj de Gustav Klimt la viena secesio kiel disiĝo („secesio“) de la Viena Artistodomo. Ĉar la grupo bezonis propran ekspoziciejon, Olbrich ricevis sian unuan grandan mendon kaj konstruis en 1897 la Secesio-Domon. Sekve li ankaŭ konstruis plurajn loĝodomojn en Vieno kaj ĉirkaŭaĵo, inter alie la domon por Hermann Bahr ĉe la Veitlissengasse en Hietzing. Responde Bahr proklamis Olbriĥon en siaj traktaĵoj kaj felietonoj kiel unu el la ĉefaj arĥitektoj de Vieno.[1]

Ĉefduko Ernesto Ludoviko de Hesujo-Darmstadt ofte vizitis Vienon kaj treege interesiĝis pri moderna arto. Laŭ lia iniciato do en 1899 je Darmstadt ekestis la Artisto-Kolonio sur Matilda-Altaĵo. Tiucele li irigis al Darmstadt Olbriĥon, kiu rapide fariĝis neoficciala ĉefo de la artistokolonio kaj ankaŭ ricevis la plej altan salajron. La 4-an de aprilo 1900 li ricevis de la ĉefduko la profesoran titolon kaj fariĝis civitano de Hesujo-Darmstadt. Olbrich tiam estis la ununura arĥitekto en la artistaro, ĉar Peter Behrens aktivis komence nur kiel pentristo kaj graphikisto. Malpli bone Olbrich harmoniis kun eldonisto Alexander Koch, kiu lin nur malofte menciis en siaj revuoj Innendekoration kaj Deutsche Kunst und Dekoration gravaj por la kolonio. En 1903 Olbrich geedziĝis en Wiesbaden Kleran Morawe, eksedzino de verkisto Christian Ferdinand Morawe.

La artistokolonio fariĝis eksperimentokampo por Olbrich; tie li konstruis ankaŭ la ĉefdomon, la Ernst-Ludwig-Domon. Krom tio ekestis diversaj loĝodomoj kaj provizoraj domoj por la ekspozicioj. Krome li planis ceramikajn vazarojn por la artistokolonio, kiujn produktis Waechtersbacher Keramik, meblojn por meblofarejoj el Darmstadt kaj muzikinstrumentojn, ekzemple la Mand-Olbrich-Pianegon. Pli longe ol kelka alia membro Olbrich restis fidela al la kolonio. Liaj kontribuaĵoj por la ekspozicio Louisiana Sankta Luiso tiom ege impresis, ke li – verŝajne pro iniciato de Frank Lloyd Wright – fariĝis koresponda membro de la Usona Instituto de Arĥitektoj. En 1906 li ricevis sian lastan kaj plej grandan mendon: la magazenegon Tietz en Duseldorfo. La Rejnlandon li taksis kiel alloga laborkampo, ĉar ĉi tie li verŝajne pli facile ricevis tiajn grandajn, monumentajn projektojn ol en Darmstadt, kie la artistokolonio krom la ĉefduko havis nur malmultajn mendantojn. En la sama jaro okazis la lanĉado de la duhelica rapidpoŝta vaporŝipo Kronprinzessin Cecilie. Je la aranĝado kaj ekipado de la interno de ĉi tiu transatlantika linioŝipo, kiu apartenis al la plej ambiciaj kaj sukcesaj germanaj pasaĝerŝipaj projektoj, krom Olbrich kunverkis inter alie Bruno Paul kaj Richard Riemerschmid.[2]

Mallonge post la naskiĝo de sia filino Marianne la 19-an de julio 1908 Olbrich – nur 40 Jahre aĝa – mortis la 8-an de aŭgusto en Duseldorfo pro Leŭkemio. Kvar tagojn poste li estis entombigita en Darmstadt sur la malnova tombejo.

Honoradoj

Je la starigo de la Moltke-Kvartalo en Essen ekde 1908 oni nomis straton laŭ li. En 1924 oni nomis la strateton Olbrichgasse en Vieno-Meidling kaj en la 1960-aj jaroj Josef-Maria-Olbrich-Straße en Duseldorfo-Garath laŭ la arĥitekto. En Darmstadt ankaŭ la vojo Olbrichweg sur Mathildenhöhe nomiĝas laŭ li.

Referencoj

  1. Komparu Hermann Bahr: Meister Olbrich. en: Die Zeit, 17 (1898) #211, 42-43. Krome en: Secession. Wien: Wiener Verlag 1900, 60-65. Hermann Bahr: Olbrich. Der Tag, Berlino, (1901) #417, Unterhaltungsblatt, 9-10., Hermann Bahr: Josef Olbrich. (Mortinta la 18-an de aŭgusto 1908). Nord und Süd, 32 (1908) #127, 339-344, krome en: Buch der Jugend. Wien und Leipzig: H. Heller 1908, 70-76.
  2. Mertens, Eberhard (eldoninto): Die Lloyd-Schnelldampfer. Kaiser Wilhelm der Große, Kronprinz Wilhelm, Kaiser Wilhelm II., Kronprinzessin Cecilie. Olms Presse, Hildesheim 1975. ISBN 3-487-08110-5. p. 14

Verkaro

Konstruaĵoj kaj skizoj

Geedziĝoturo
Ernst-Ludwig-Domo
Magazenego de la Leonhard Tietz AG, nun Kaufhof, Duseldorfo
  • 1897–1898: Ekspoziciejo de la viena secesio en Vieno
  • 1898: Klubejo de la bicikloklubo de la ŝtatoficistoj en Vieno
  • 1898: Kafejo Niedermeyer en Troppau
  • 1899: Domo Stöhr en St. Pölten
  • Loĝdomo por Max Friedmann en Hinterbrühl
  • 1899: Klubejo de la bicikloklubo de la ŝtatoficistoj en Vieno
  • 1899–1900: Loĝdomo por Hermann Bahr en Vieno
  • 1900: Domo Sift en Vieno
  • 1900: Tombo de familio Glückert sur la malnova tombejo en Darmstadt
  • 1900: Domaro por konstruentreprenisto Wilhelm Ganss en Darmstadt (militdetruita, modernisme rekonstruita)
  • 1900–1901: Ernst-Ludwig-Domo en Darmstadt
  • 1900–1901: Propra loĝdomo sur Mathildenhöhe en Darmstadt (treege ŝanĝita)
  • 1900–1901: Loĝdomo por Hans Christiansen sur Mathildenhöhe en Darmstadt (kriegszerstört)
  • 1900–1901: Loĝdomo por Carl Keller sur Mathildenhöhe en Darmstadt (kriegszerstört)
  • 1900–1901: Loĝdomo por Julius Glückert, t.n. Großes Glückert-Haus sur Mathildenhöhe en Darmstadt
  • 1900–1901, Loĝdomo por Rudolf Bosselt, t.n. Kleines Glückert-Haus sur Mathildenhöhe en Darmstadt
  • 1900–1901: Loĝdomo por Ludwig Habich sur Mathildenhöhe en Darmstadtt
  • 1901: Ekspoziciejo „Haus für Flächenkunst“, „Spielhaus“ por la Darmstädter Spiele kaj ĉefportalo sur Mathildenhöhe en Darmstadt. La domoj el ligno post fino de la konstruekspozicio Ein Dokument Deutscher Kunst estis post kvin monatoj ree malkonstruita.
  • 1901: Loĝdomo por Albert Hochstrasser en Kronberg im Taunus
  • 1901–1902: Duloĝeja domo por Gustav kaj Joseph Stade sur Mathildenhöhe en Darmstadt
  • 1902: Princesinodomo en la parko de Kastelo Wolfsgarten
  • 1902–1903: Loĝdomo por Carl Kuntze in Berlino-Steglitz
  • 1903: Fasado de la Domo Edmund Olbrich en Troppau
  • 1903–1904: „Drei-Häuser-Gruppe“ („Blaues Haus“, „Eckhaus“ kaj „Graues Haus“ aŭ „Hofprediger-Haus“) sur Mathildenhöhe en Darmstadt
  • 1903–1904: Skulptistometiejo kiel alkonstruaĵo ĉe la „Ernst-Ludwig-Domo“ sur Mathildenhöhe en Darmstadt (nun uzita kiel muzea kiosko)
  • 1905–1906: Ekspoziciejo „Frauen-Rosenhof“ por Deutsche Kunstausstellung Köln 1906 en Kolonjo-Nippes (ŝanĝita)
  • 1907–1908: „Oberhessisches Haus“ por Hessische Landesausstellung für freie und angewandte Kunst sur Mathildenhöhe en Darmstadt (post 1908 uzata kiel loĝdomo, ŝanĝita)
  • 1907–1908: Loĝdomo por Hugo Kruska in Kolonjo-Lindenthal (militdetruita)
  • 1907–1908: Geedzigoturo sur Mathildenhöhe en Darmstadt
  • 1907–1908: Loĝdomo por Max Clarenbach en Duseldorfo-Wittlaer (treege ŝanĝita)
  • 1907–1909: Magazenego de Leonhard Tietz AG (nun Kaufhof) en Duseldorfo (interne tute ŝanĝita)
  • 1908: „Arbeiterhaus Opel“ (modeldomo) por la Hessische Landesausstellung für freie und angewandte Kunst sur Mathildenhöhe en Darmstadt (ne konserviĝinta)
  • 1908: Artistodomo Krefeld, ĝin financis mondonaco de Kommerzienrates Albert Oetker al la urbo Krefeld kaj donaco de la terpeco deflanke deJentges’sche Grundbesitz GmbH.
  • 1908–1909: Vilao por Joseph Feinhals en Kolonjo-Marienburg (militdetruita)
  • 1908–1909: Loĝdomo por Walther Banzhaf en Kolonjo-Marienburg (1926 alikonstruita per Wilhelm Riphahn, militdetruita)
  • 1908–1909: Magazenego por Theodor Althoff AG en Gladbeck

Traktaĵoj

  • (kun Ludwig Hevesi): Ideen von Olbrich. 1900 (1-a eldono) / Baumgärtner, Lepsiko 1904 (2-a pliampleksigita eldono).
kiel represaĵo: Wasmuth, Tübingen 1988. / Arnold'sche Art Publishers, Stutgarto 1992. / Arnold'sche Art Publishers, Stutgarto 2009, ISBN 978-3-89790-279-4.
  • Architektur von Olbrich (tekoverko) Verlag Ernst Wasmuth, Berlino 1901–1914.
  • (kun Wilhelm Holzamer): Spiele. Verlag Eugen Diederichs, Lepsiko 1901.
  • (kun Georgina Rotsmann): Es war einmal. Darmstadt 1904.
kiel represaĵo: Verlag zur Megede, Darmstadt 1983.
  • Das Warenhaus Tietz in Düsseldorf. Verlag Ernst Wasmuth, Berlino 1909.

Literaturo

  • Alexander Koch (eldoninto): Ein Dokument deutscher Kunst. (ekspozicia katalogo) Verlag Alexander Koch, Darmstadt 1901.
als Nachdruck: Verlag zur Megede, Darmstadt 1989.
  • Hessisches Landesmuseum Darmstadt (eldoninto), Gerhard Bott: Joseph M. Olbrich und die Darmstädter Künstlerkolonie. (= Kunst in Hessen und am Mittelrhein, 7.) Roether, Darmstadt 1967.
  • Hessisches Landesmuseum Darmstadt (eldoninto): Joseph M. Olbrich 1867–1908. Das Werk des Architekten. (ekspozicia katalogo) Darmstadt 1967.
  • Karl Heinz Schreyl, Dorothea Neumeister: J. M. Olbrich. Die Zeichnungen in der Kunstbibliothek Berlin. Kritischer Katalog. Gebr. Mann, Berlino 1972, ISBN 3-7861-4083-9.
  • Ian Latham: Joseph Maria Olbrich. Deutsche Verlags-Anstalt, Stutgarto 1981, ISBN 3-421-02561-4.
  • Bernd Krimmel: Joseph M. Olbrich 1867–1908. (ekspozicia katalogo) Darmstadt 1983.
  • Peter Haiko, Caterina Iezzi, Renate Ulmer: Joseph Maria Olbrich. Secession Wien – Mathildenhöhe Darmstadt. Ausstellungsarchitektur um 1900. (ekspozicia katalogo) Deutscher Kunstverlag, Munkeno 2006, ISBN 3-422-06659-4.
  • Ralf Beil, Regina Stephan (eldonintoj): Joseph Maria Olbrich 1867–1908. Architekt und Gestalter der frühen Moderne. (ekspozicia katalogo) Hatje Cantz, Ostfildern 2010, ISBN 978-3-7757-2549-1.
  • Andreas Ay: Neues Wohnen in alten Mauern. Joseph Maria Olbrichs Innenausstattung der Privaträume für Grossherzog Ernst Ludwig von Hessen und bei Rhein im Alten Schloss zu Gießen. (ekspozicia katalogo) edition noir, Lich 2012, ISBN 978-3-9812398-6-7.

Eksteraj ligiloj