Judoj en Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Judoj en Armenio
aspekto de historio
judoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
judismo
vdr
Sinagogo en Erevano.

La radikoj de judismo en Armenio superas preskaŭ 2000 jarojn. Precipe kiel rezulto de elmigrado post la kolapso de Sovetunio, la juda loĝantaro de Armenio sufiĉe malgrandiĝis. Organizita juda komunumo troveblas nur en la centro de la armena ĉefurbo, Erevano. La ĉefrabeno de Armenio, rabeno Gershon Meir Burshtein, ankaŭ laboras de tie.

Historia Armenio[redakti | redakti fonton]

Juda tombejo en Jeghegis, 13a jarcento

Estas historiaj registroj, kiuj atestas la ĉeeston de judoj en pagana Armenio, antaŭ la disvastiĝo de kristanismo en la regiono fare de Sankta Gregorio la Iluminanto en 301 p.K. Fruaj mezepokaj armenaj historiistoj, kiel Moseo de Ĥoreno, opiniis, ke dum la konkero de armena reĝo Tigrano la Granda (95-55 a.K.)[1][2], kunportis 10.000 judajn kaptitojn al la antikva Reĝlando Armenio (kiu ampleksiĝis al kio estas ofte konata kiel Granda Armenio) kiam li retiriĝis de Judujo, pro la romia atako kontraŭ Armenio (69 a.K.)[3]. Tigrano invadis Sirion, kaj probable ankaŭ nordan Israelon. Granda juda loĝantaro ekloĝis en Armenio ekde la 1-a jarcento a.K. Precipe unu urbo, Vartkesavan fariĝis grava komerca centro. Tiel, la juda komunumo de Armenio estis establita. Kiel la cetero de la loĝantaro de Armenio, ili suferis la konsekvencojn de regionaj potencoj provantaj dividi kaj konkeri la landon. Antaŭ 360-370 p.K., estis amasa pliiĝo en juda helenisma enmigrado en Armenion; multaj armenaj urboj fariĝis ĉefe judaj. Dum ĉi tiu periodo (4-a jarcento p.K.), post la konkero de Armenio fare de la sasanida reĝo Ŝapuro la 2-a li deportis milojn da judaj familioj de Persa Armenio kaj translokigis ilin al Esfahano en moderna Irano[2][4].

Moderna periodo[redakti | redakti fonton]

Memorejo pri la genocido kontraŭ la judoj en Erevano.

En 1828, la Rusa-Persa Milito finiĝis kaj Orienta Armenio (nuntempe Armena Respubliko) estis aneksita al la Rusa Imperio per la Traktato de Turkmenĉajo. Polaj kaj iranaj judoj komencis alveni, same kiel ŝabatistoj ( Subbotniki, rusaj kamparanoj, kiuj estis forigitaj al la ĉirkaŭaĵoj de Imperia Rusio dum la regado de Katerina la 2-a. Ili estis judismaj kristanoj kaj plejparte konvertis sin al ĉefa judismo aŭ asimiliĝis). Ekde 1840 ili ekkreis komunumojn aŝkenazaj kaj mizraĥaj respektive en Erevano. Ĝis 1924, la sefarda sinagogo, Ŝiek Mordekaj, estis ĉefa institucio inter la juda komunumo.

Laŭ la Rusa Imperia Censo de 1897, estis ĉirkaŭ 415 homoj en Aleksandropolo (Gjumri) kaj 204 en Erivan (Erevano) kies gepatra lingvo estis "juda" kaj signife pli malgrandaj nombroj aliloke 6 en Eĉmiadzin, 15 en Nova Bajazet[5]. La nombro da mem-raportitaj judparolantoj estis la sekva en aliaj armen-loĝitaj lokoj de la Rusa Imperio, kiuj nun kuŝas ekster Armenio: 4 en Ŝuŝo (Arcaĥa Respubliko),  93 en Elizavetpolo (Ganĝa, Azerbajĝano),  4 en Igdir (nuna Turkio),  424 en Kars (Turkio),  111 en Ardahan (Turkio), 189 en Aĥalkalaki (Kartvelio), 438 en Aĥalciĥo (Kartvelio), 72 in Ŝulaveri (Kartvelio)[6].

Koncerne Okcidentan Armenion (turka Armenio), laŭ oficialaj otomanaj figuroj de 1914, 3.822 judoj loĝis en la "Ses provincoj", kiuj havis signifan armenan loĝantaron: 2.085 en Dijarbakiro, 1.383 en Van, 344 en Sivas, 10 en Erzurum, kaj neniu en Bitlis kaj Mamuret-ul-Aziz (Harput). Estis plia 317 judoj en historia Kilikio: 66 en Adana kaj 251 en Maraş Sanjak.

Judo el Armenio.

La rusaj judaj komunumoj translokiĝis al Armenio pli grandskale dum la sovetia periodo, serĉante atmosferon de toleremo en la areo forestanta en la Rusa SSRUkraina SSR.

Post la dua mondmilito, la juda loĝantaro ekstaris al ĉirkaŭ 5,000. En 1959, la juda loĝantaro pintis en soveta Armenio je ĉirkaŭ 10 000 homoj. Alia ondo de judaj enmigrintoj alvenis en la landon inter 1965 kaj 1972, ĉefe intelektuloj, militistoj kaj inĝenieroj. Ĉi tiuj judoj alvenis el Rusio kaj Ukrainio, allogitaj de la pli liberala socio reganta Armenion. Tamen kun la dissolvo de Sovetunio multaj el ili foriris pro la konflikto en Montara Karabaĥo kaj la malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj. Inter 1992 kaj 1994 pli ol 6000 judoj enmigris al Israelo pro la politika izolado kaj ekonomia depresio de Armenio. Hodiaŭ la juda loĝantaro de la lando malgrandiĝis ĝis ĉirkaŭ 750. En 1995, la Ŝabad-Domo estis establita en Erevano[7].

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ĉirkaŭ 300-500 judoj nuntempe loĝantaj en Armenio, ĉefe en la ĉefurbo Erevano[8] . Ili estas plejparte aŝkenazoj, dum kelkaj estas mizraĥaj kaj kartvelaj judoj.

Ekzistas eta komunumo de subbotnikoj (kredata kiel juda komunumo, kiu evoluis el la spiritaj kristanoj Molokan), kies prapatroj konvertiĝis al judismo, kaj kiuj rapide malpliiĝas[9].

La Juda Komunumo en Erevano nuntempe gvidita fare Ĉefa Rabeno Gerŝon Burŝtein de la Ŝabad Lubaviĉ, kaj la socipolitikaj aferoj estas okupo de la Juda Konsilio de Armenio[10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]