Jupitero (dio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri romia dio. Por informoj pri la samnoma planedo, vidu la artikolon Jupitero (planedo).
Jupitero en 1811-a pentraĵo de Jean Auguste Dominique Ingres.

En romia mitologio, Jupitero estis la ĉefdio de la ĉielo. Jupitero venis de la hindeŭropa Dʰ(e)h₁s ph₂tér.

Oni vidis la ĉeeston de Jupitero en la pluvo kaj la tondrokrakoj. Loko de fulmofrapo en la tero estis situo sankta por Jupitero.

En Romo, la templo de Jupitero staris en la Kapitola Monto. Oni kultis Jupiteron je la iduoj de la monato, kiam Luno montriĝis plena. La kulto de Jupitero estis tre grava, ĉar Jupitero protektis la ŝtaton, la moralon, kaj la familion.

Al Jupitero la Romianoj dediĉis tagon de la semajno, nomata ĵaŭdo.

Lia birdo estis la aglo, kaj lia besto estis la maskla bovo. Li donis sian nomon al la planedo Jupitero, la plej granda planedo de la sunsistemo.

En Asteriks, la Romianoj diras "Je Jupitero!"

Vidu ankaŭ