Kaj Tiel Plu
El Vikipedio
Kaj Tiel Plu estas profesieca grupo, kiu ludas popolkantojn ĉefe el Katalunio, sed kun Esperanto-teksto.
La grupo debutis en 1986 en Internacia Junulara Festivalo kiel duopo de Pep Tordera kaj Xevi Rodon. Sekvis kelkaj disaj aperoj ĉefe en junularaj aranĝoj en Hungario, Nederlando, Italio, Francio, Okcitanio, Eŭskio kaj, kompreneble, en Katalunio. Dume, la grupo triopiĝis kaj kvaropiĝis per la aniĝoj de Jomo Milla kaj Carles Vela. Sekvis kelkaj koncertoj sub diversaj grupnomoj (Kordoj, Kataluna kvaropo, Kaj Tiel Plu). En 1989 la ensemblo eldonis Fajreroj (1-a Kataluna kantareto).
Ekde 1992 maloftis la koncertoj (koincide kun la migrado de Pep al Usono). Kadre de la Universala Kongreso en Montpeliero en 1998, la teamo reformiĝis kun pluraj koncertoj, la eldono de du albumoj kaj regula koncertado en ne-esperantistaj medioj.
Iliaj du albumoj Sojle de la klara temp' [1] (2000) kaj Plaĉas al mi [2] (2004) enhavas kantojn okcitanajn, sefardajn, jud-katalunajn, tradiciajn katalunajn, kaj eĉ kanton el la hispana enlanda milito.
[redaktu] Nunaj membroj (2007)
- Isaac Barrera i Vila: kontrabaso
- Carles Vela i Aulesa: flutoj kaj voĉo
- Elena Milla Saldón: perkutiloj kaj voĉo
- Anna Maria Sánchez: perkutiloj
- Ferriòl Macip i Bonèt (Farri): violono, perkutiloj kaj voĉo
- Josep Maria Milla i Saldon (Jomo): flutoj, mandolino, voĉo, perkutiloj kaj ronktamburo
- Pau de Nut: violonĉelo kaj voĉo
- Xavier Rodon i Morera (Xevi): ĉefa voĉo, gitaro kaj mandolino
Membris en Kaj Tiel Plu...
- Pep Tordera: gitaro kaj voĉo
- Núria Ollé: voĉo
- Lluís Bosch: perkutiloj
- Antonio Alberca (Jirafo): perkutiloj
- Mónica: voĉo kaj tamburino
- Roberto López: perkutiloj
- Luz Vázquez Souto: voĉo kaj fluto
- Javier Muñoz i Cotoré: violono
- Carles Badia i Bosc: basgitaro
- David Minguillon: basgitaro
[redaktu] Diskaro
- Sojle de la klara temp' (2000)
- Cantiga
- Kiam najtingalo kantas
- Sojle de la klara temp'
- Malfermu belulino
- Al fianĉ'
- Adiaŭ birdeto mia|Adiaŭ birdeto mia
- La pasero
- La brasikoj
- En la fronto de Gandesa
- Plaĉas al mi (2004)
- Ni kunvenas
- Ursa polko
- Plaĉas al mi
- Ĵulieto
- La kato kaj la fripono
- Balhano el Salardú
- Joan del Riu
- La aventuro
- Mi volus esti dianto
- Okcitana skotiŝo
- Kial ploras ci blanka knabino
- Brilas roso en mateno
- Kalkan' fingro
- La karcer' de Lleida
- Vane fikajeras
- Anda ĥaleo
[redaktu] Retejoj
- Hejmpaĝo de Kaj Tiel Plu en Esperantio
- Hejmpaĝo de Kaj Tiel Plu en Myspace
- Kaj Tiel Plu Biografieto kaj MP3-dosieroj ĉe MusicExpress
- Kaj Tiel Plu en KAFE
- Kaj Tiel Plu dum koncerto organizita de EKC en Tuluzo

