Kalia oktaborato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia oktaborato
Kristala strukturo de la kalia oktaborato.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Oktaborato de kalio
Kemia formulo
K2B8O13
CAS-numero-kodo 12008-39-8
Fizikaj proprecoj
Molmaso 372,6842 g·mol-1
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R23 R24 R25 R26 R27 R28
Sekureco S2 S12 S17
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H303, H361
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P281, P308+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia oktaborato estas neorganika alkala salo de boro, kalio kaj oksigeno, rezultanta el reakcio de la borata acido kaj kalia hidroksido. Ĝi estas blanka senodora, nebrulema kaj neeksplodema substanco. Ĝi posedas malaltan toksecon al haŭto kaj buŝo. Ĝi estas uzata kiel fungicido kaj algacido en agrikulturo.

La ĉeesto de kalio plibonigas ĝian uzon kiel insekticido, ĉar kaliaj derivaĵoj jam estas uzataj kiel plantoprotektantoj, pesticidoj kaj insekto-kontrolantoj. Krom tio, boraj derivaĵoj estas bonsukcese uzataj en kontrolo de puloj, skaraboj, formikoj, blatoj kaj kelkaj specioj de termitoj.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Dukalia oktaborato estiĝas pere de reakcio inter kalia hidroksido kaj borata acido[1]:

2 KOH + 8 H3BO3 → K2B8O13 + 13 H2O

Referencoj[redakti | redakti fonton]