Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia naftalenido aŭ C10H8K estas organika salo de kalio kaj naftaleno, preparata en laboratorio, kaj uzata kiel reduktanto en organikaj sintezoj kaj neorganika kemio. Ĝi ne estas izolita kiel solido, sed estas freŝe preparata antaŭ ol uzado. Naftalenido de kalio estiĝas per reduktado de la naftaleno sub argona atmosfero aŭ humidosenaj kondiĉoj de alkalo-metaloj en ĉeesto de kunordigaj solvantoj.
Kalia naftaleno prepareblas per agitado de la metalo kun naftaleno en ĉeesto de argona atmosfero aŭ alia solvanto, kiu ĝenerale estas kvarhidrofurano aŭ dumetokso-etano: