Kalia permanganato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kalia permanganato.
Struktura formulo
Ĝenerale
Nomo Kalia permanganato
kemia formulo KMnO4
mallonga priskribo dunkla-viola kristalo
CAS-numero 7722-64-7
fizikaj proprecoj
Agregata stato solida
koloro nigra-viola
denso 2,70 g/cm³
molmaso 158,03 g/molo
fandopunkto diseriĝo ekde 240 °C, ĉe tio liberiĝas oksigeno
bolpunkto -
vaporpremo <0.01 hPa (20°C)
pluaj ecoj
solvebleco 70 g/l en akvo (ĉe 20 °C)
290 g/l en akvo (ĉe 100 °C)
bone solvebla en metanolo, acetono
malbena solvebla en ?
nesolvebla en ?
kristalo
kristala strukturo ?

Kalia permanganato (KMnO4) estas viola-nigra, iomete metalluma, brileta kristala solidaĵo kaj ĝi solviĝas bone en akvo. La solvaĵo havas la malhelviolan koloron kaj efikon de forta oksidenzo. La kemiaĵo forte oksidigas la organikajn materialojn. Oni uzas ĝin por blankigo de la teksaĵoj, purigo de organikaj matrialoj, „tanado” de ligno. La akva solvaĵo de la kalia permanganto havas sterilizan efikon.

Oni uzas ĝin en la analitika kemio kiel la plej gravan reagenton de la oksidiga titrado.

La silabo per signifas en la kemio, la mangano aperas en la eble plej alta oksidiĝa stato, nome +7.

Produktado[redakti | redakti fonton]

La teknika produktado okazas el brunŝtono MnO2, kiu reagas kun kalia hidroksido kaj aera oksigeno al verdkolora kalia manganato (VI) K2MnO4. Tiu estas elektrokemie plu-prilaborita al kalia permanganato (anoda oksidiĝo) kaj aperas en al komerco la kristala formo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fotografistoj uzis kalian permanganaton kiel eron en fulmila pulvoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]