Kalia pikrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia pikrato
Plata kemia strukturo de la>
Kalia pikrato
Tridimensia kemia strukturo de la
Kalia pikrato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Pikrato de kalio
  • Kalia salo de pikrata acido
  • Trinitro-fenolato de kalio
  • Kalia salo de trinitro-fenolata acido
  • Karbazotato de kalio
Kemia formulo
C6H2KN3O7
CAS-numero-kodo 573-83-1
ChemSpider kodo 61732
PubChem-kodo 68454
Fizikaj proprecoj
Aspekto ruĝeca-flavaj aŭ verdaj kristaloj
Molmaso 267,194 g·mol-1
Denseco 1,852g cm−3
Fandpunkto 250 °C
Bolpunkto 331 °C (eksplodas)
Solvebleco Akvo:0,049 g/L
Mortiga dozo (LD50) 75 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R1 R4 R11 R23 R24 R25
Sekureco S28 S35 S37 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
01 – Risko pri eksplodo 06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H200, H301, H311, H331
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P261, P264, P270, P271, P280, P281, P301+310, P302+352, P304+340, P311, P312, P321, P330, P361, P363, P372, P373, P380, P401, P403+233, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia pikratoC6H2KN3O7 estas organika kemiaĵo, kalia salo de pikrata acido, ruĝeca-flava aŭ kristalverda solidaĵo kiu formas ortorombajn kristalojn. Pikrato de kalio estas nesolvebla salo de kalio uzata ĉefe en pirotekniko per neŭtraligo de pikrata acido kun kalia karbonato. Ĝi estis unue preparita en la 17-a jarcento de la germano-nederlanda alkemiisto Johann Rudolf Glauber (1604-1670).

En 1888, la franca piroteknikisto Amédée Denisse priskrisbis fajfojn de kalia pikrato akompanatajn per nigra fumo. Pikrato de kalio estas uzata en produktado de piroteknikaj fajfo-miksaĵoj, kiel konstituanto de eksplodaĵoj (kune kun kalia nitrato kaj karbono), brulpelantoj (en asocio kun kalia klorato) kaj detonaciagentoj (kune kun plumba pikrato kaj kalia klorato). Pikrato de kalio ne estas tre potenca eksplodaĵo.

Ĝi estas iom ŝoksensikva. Kontakte kun la flamoj ĝi bruleksplodas kun forta sono. Kiam ekfajrigita en limigitaj spacoj, ĝi spontanee eksplodas. Ĝi estas pli sensiva ol la pikrata acido mem.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

pikrata acido +kalia bikarbonato kalia pikrato +karbona duoksido +akvo

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

kalia pikramato +arĝenta (I) nitrato arĝenta (I) pikrato +kalia nitrato

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]