Kalia borohidrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia borohidrido
Kalia borohidrido
Plata kemia strukturo de la Kalia borohidrido
Kalia borohidrido
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia borohidrido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrido de kalio kaj aluminio
Kemia formulo
KBH4
CAS-numero-kodo 13762-51-1
ChemSpider kodo 24637
PubChem-kodo 22892188
Merck Index 15,7737
Fizikaj proprecoj
Aspekto kristalblanka solidaĵo
Molmaso 53.9411 g·mol−1
Denseco 1.074g cm−3
Fandpunkto 400 °C
Bolpunkto 500 (malkomponiĝas) °C
Refrakta indico  1,494
Solvebleco Akvo:190 g/L [1]
Mortiga dozo (LD50) 167 mg/kg (buŝe)[2]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj RR15 R21/22 R23/24/25 R34 R35 R36/38 R43 R42/43 R49
Sekureco SS7/8 S26 S36 S43 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
06 – Venena substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H260, H301, H311, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P223, P231+232, P260, P264, P270, P280, P301+310, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P321, P330, P335+334, P361, P363, P370+378, P402+404, P405, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia borohidrido estas neorganika komponaĵo, kristalblanka solidaĵo kaj diversutila reduktagento uzata industrie kaj grandskale en organikaj reakcioj kaj kiel krudmaterialo por blankigo de ligna pulpo. En kemiaj sintezoj ĝi uzatas kiel tre selektema katalizilo por reduktado de ketonoj kaj aldehidoj al ties korespondaj alkoholoj.

Kiel ekzemploj, oni povas mencii ĝian aplikon en la sintezo de la kloramfenikolo, vitamino A, tiopenikolo, atropino kaj skopolamino. Ĝi malsamas el aliaj borohidridoj ĉar ĝi estas nesolvebla en alkoholo, etero kaj kvarhidrofurano.

Ĉi-substanco estas stabila en aero ĝis 300 °C kaj estas malpli potenca kiel reduktagento ol litia aluminia hidrido. Ĉe 36 °C−37 °C ĝi formas hidraton kaj ĝia akva solvaĵo malkomponiĝas iompostiome escepte kiam stabiligita super pH >9.[4] Ĝia solvebleco en akvo estas 25, 55 kaj 88 g/100 ml de akvo ĉe O °C, 25 °C kaj 60 °C respektive. Bolado aŭ acidigo de la solvaĵoj malkomponigas ĝin.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • kalia borohidrido preparatas per reakcio inter kalia hidrido kaj duborano:

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Ĝi same preparatas per reakcio inter etoksa kalio kaj duborano:

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • kalia borohidrido prepareblas per reakcio inter kalia hidrido kaj trimetoksa boro:

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

  • kalia borohidrido sintezatas pere de reakcio inter kalia hidrido kaj bora triklorido aŭ borata anhidrido:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]