Kalia perklorato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia perklorato
kalia perklorato
Plata kemia strukturo de la
Kalia perklorato
kalia perklorato
Natura erco de Kalia perklorato
kalia perklorato
Tridimensia strukturo de la kalia perklorato.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Perklorato de kalio
Kemia formulo
KClO4
CAS-numero-kodo 7778-74-7
ChemSpider kodo 22913
PubChem-kodo 516900
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora, blanka aŭ flaveca higroskopa solidaĵo
Molmaso 138.544 g·mol−1
Denseco 2.52g cm−3
Fandpunkto 400 °C[1]
Bolpunkto 610 °C (malkomponiĝas)[2]
Solvebleco Akvo:17 g/L
Mortiga dozo (LD50) 3621 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R9 R22
Sekureco S13 S22 S27
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
03 – Eksplodema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H271, H302, H319, H373
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P220, P221, P260, P264, P270, P280, P283, P301+312, P305+351+338, P306+360, P314, P330, P337+313, P370+378, P371+380+375, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia perklorato estas neorganika salo konsistanta je kalio, kloro kaj oksigeno, rezultanta el interagado de la perklorata acido kaj kalia hidroksido. Tiel kiel aliaj perkloratoj, ĉi-salo estas forta oksidiganto, kvankam ĝi ordinare reakcias tre malrapide kun organikaj substancoj.

Ĝi estas senkolora aŭ blanka solidaĵo, kaj estas kutima oksidiganto en artfajraĵoj, municio por perkutado-kapsulo, eksplodemaj kapsuloj, kaj ĝi estas uzata diversmaniere en rakedo-pafĵetaĵoj, ekbrilaj komponaĵoj, steloj k stelŝprucilo. Ĝi ofte uzatis kiel solida rakedo-pafĵetaĵo, tamen, tiu aplikado jam estas anstataŭata per amonia perklorato kun pli alta plenumado.

Kalia perklorato estas oksidiganto kiu ekzoterme transdonas oksigenon al brulemaj materialoj, vaste pligrandigante la relativan brulrapidon en la aero. Do ĝi povas oksidigi glukozon, sulfuron kaj karbonon.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Kalia perklorato ankaŭ estas preparebla per varma malkomponado de la kalia klorato:

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • En 1816, la aŭstra grafo kaj kemiisto, Friedrich von Stadion (1774-1821), preparis kalian perkloraton traktante la kalian kloraton kun sulfata acido, lasante la miksaĵon resti dum 24 horoj kun ofta agitado, laŭ la jena reakcio:[4]

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Tiel kiel aliaj oksidantoj, perklorato de kalio povas interagi kun vasta gamo da brulemaj substancoj, ekzemple, glukozo:

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Kiel medikamento, tiel kalia perklorato havas anti-tireoidan efikon, inhibante la agadon de la tireoida glando. Ĉar la kalia perklorato estas tre potenca oksidiganto, ĝi reakcias kun reduktantoj, tiel ke oksigeno estas liberigita kaj la perklorata anjono estas reduktita al klorido.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]