Kanaria ĉifĉafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanaria ĉifĉafo
Kanaria ĉifĉafo
Kanaria ĉifĉafo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. canariensis'
Phylloscopus canariensis
(Hartwig, 1886)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ovoj de Phylloscopus canariensis - Muzeo de Tuluzo

La Kanaria ĉifĉafo, Phylloscopus canariensis, estas specio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi estas specio endemia de la Kanariaj Insuloj, Hispanio. Foje estas uzata alternativa nomo nome Kanarinsula ĉifĉafo (Sangster et al., 2002).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas filoskopo tre bruna supre kun senmarka krono kaj dorso kaj iom pli malhele en flugilpintoj, kun mallarĝaj malhela traokula strio kaj hela superokula strio. La subaj partoj estas blankecaj nome tre blanke en gorĝo kaj ventro kaj kun bruneca nuanco en brusto kaj flankoj. La kruroj estas tre malhelaj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Iam tiu palearktisa specio estis konsiderata subspecio de la Komuna ĉifĉafo (Phylloscopus collybita). Nuntempe ĝi estas agnoskata separata specio laŭ la nomo Phylloscopus canariensis (Clement & Helbig, 1998; Sangster et al., 2002) pro la jenaj kialoj (kompare kun la Komuna ĉifĉafo) (Helbig et al., 1996):

  • Pli malgranda
  • Pli mallongaj flugiloj
  • Pli rondoformaj flugiloj
  • Voĉoj diferencaj
  • Diverĝo laŭ sekvencoj de DNA

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Clement, P. & Helbig, A. J. (1998): Taxonomy and identification of chiffchaffs in the Western Palearctic. British Birds 91: 361–376.
  • Helbig, A. J.; Martens, J.; Seibold, I.; Henning, F.; Schottler, B. & Wink, M. (1996): Phylogeny and species limits in the Palearctic Chiffchaff Phylloscopus collybita complex: mitochondrial genetic differentiation and bioacoustic evidence. Ibis 138(4): 650–666.
  • Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002): Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159. DOI 10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x PDF plena teksto Arkivigite je 2019-09-13 per la retarkivo Wayback Machine