Kanemberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanemberizo
Kanemberizo
Kanemberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. schoeniclus
Emberiza schoeniclus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kanemberizo, Emberiza schoeniclus, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Disvastiĝo

Ili reproduktiĝas en Eŭropo kaj multe de moderklimata kaj norda Azio.

Plej birdoj migras suden vintre, sed tiuj de pli milda sudo kaj okcidento de la teritorio estas loĝantaj birdoj.

Ĝi estas komuna en kanejoj kaj reproduktiĝas ankaŭ en pli sekaj malfermaj areoj kiaj marĉaĵoj kaj kultivejoj.

Aspekto

La Kanemberizo estas mezgranda birdo, 13.5-15.5 cm longa, kun malgranda sed fortika beko de semomanĝulo. La masklo havas nigrajn kapon kaj gorĝon, blankajn mustaĉan strion, kolumon kaj subajn partojn, kaj tre striecan brunan dorson.

Temas pri sepcio kun seksa duformismo. La ino estas multe pli senkolora, kun strieca bruna kapo kaj pli strieca sube.

Kutimaro

La familiara, kvankam iom monotona, kanto de la masklo estas ripeteca zrip.

Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado, kaj for de la reprodukta sezono el semoj. La nesto estas en arbusto aŭ kanotufo. La ino demetas 4-7 ovojn, kiuj montras la harecajn markojn karakterajn de la emberizoj.

Bildaro


Referencoj

Eksteraj ligiloj