Karl Lueger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Lueger
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1844 (1844-10-24)
en Main building of the TU Wien
Morto 10-an de marto 1910 (1910-03-10) (65-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo duatipa sukera diabeto
Tombo Saint Charles Borromeo Church
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Vieno • Theresianum
Memorigilo Karl Lueger
Okupo
Okupo politikistoadvokato • socia politikisto
vdr
urbestro Karl Lueger en historia kostumo, 1876

Karl LUEGER (naskiĝinta la 24-an de oktobro 1844 en Wieden, tiam Malsupra Aŭstrio, mortinta en Vieno la 10-an de marto 1910) estis aŭstra kristan-sociala politikisto kaj partifondinto. Ŝatitis liaj gravaj modernigoj por la urbo Vieno en la rolo de urbestro, mallaŭdindas lia fama kontraŭjudismo. Lia patro Leopold Lueger estis profesia soldato, lia patrino Juliane Schuhmayer filino de ĉarpentisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frekventinte kiel eksterulo la (iam militan) gimnazion Theresianum li studis jursciencon kaj doktoriĝis en 1870. Inter 1874 kaj 1896 li gvidis advokatan oficejon en Vieno. Lia politika kariero ekis en la urbodistrikto Landstraße, unue en la cirklo de liberalaj burĝoj, poste ĉe la demokratoj. En 1875 li elektitis konsiliano urba: tian rolon li plenumis ĝis 1875 kaj denove inter 1878 kaj 1910. Kontraŭbatalante la liberalan grandburĝaron li kritikegis la municipan administradon kaj aparte la urbestrojn Cajetan von Felder kaj Johann Prix. Liaj sinprezentoj estis demagogiaj kaj li uzis lerte antisemitismajn tendencojn regantaj inter la etburĝoj. Tamen tia maniero de politikfarado kontraŭjudisma ne kompareblis al multe pli radikala fipropagando de la partio de Georg von Schönerer. Lueger eĉ poziciigis sin akra kontraŭanto de Schönerer. Por Lueger kontraŭjudismaĵoj estis ŝajne nura ilo stimuli la amasojn.

Sukcesis li kunigi tre en si diversajn erojn de balotirantoj. Al ili ĉiuj donis Lueger, orientiĝante je la socialreforma programo de Karl von Vogelsang, efikan alternativon. Por agitado kaj propagando li preferis la paroladojn havante grandan retorikan talenton kaj imponan korpan altecon. Pli kaj pli li iĝis profesia politikisto, eĉ popola tribuno. Li engaĝiĝis por la enkonduko de la universala voĉdonrajto. Post la abdiko de la liberaluloj en la urbodomo de Vieno lia celo de urbestreco ŝajnis esti en senpera proksimeco. Kvinfoje li elektitis sed ĉiam denove lia imperiestra moŝto, post interveno de la ŝtata registaro, rifuzis la konfirmon. En la jaro 1895-a finfine kompromiso faritis: Lueger kontentiĝu, laŭ imperiestra volego, pri la posteno de vicurbestro por la daŭro de du jaroj. Sed en 1897, post nova elektiĝo, li iĝis urbestro en la 8-a de aprilo kaj unu semajnon pli malfrue venis tiutempe la oficiala imperiestra akordo kaj aprobo.

Dum la sekvintaj 13 jaroj Lueger antaŭenpuŝis multajn aferojn en la municipa politiko. Tiam necesis krei por Granda Vieno (kiu estis etendiĝinta trans Danubo-rivero!) strukturojn de monda urbo. Tion li grandskale kaj mastre perfektigis akceptante monŝuldan prenon. Lia politiko de ŝtatigo de la prizorgadaj entreprenoj kaj de la publika trafiko fruktodonis kaj efikas ĝis hodiaŭ. Provizado per gaso, elektra kurento kaj freŝa akvo (danke al faro de dua elmontara akvedukto) iĝis senproblema; kreitis multaj verdaj zonoj kaj la politikistoj pli okupiĝis pri sociale malfavorituloj.

Liaj partianoj estis tre fidela kolegaro kaj kelkaj eĉ kritike parolis pri Lueger-kulto - kio senteblis ankoraŭ dum la Unua Respubliko Aŭstrio. Tamen li ne ĉiam feliĉe agis kiel partifunkciulo kaj montris kelkfoje netoleremon. Lia strikta kontraŭbatalo de la kreskanta socialdemokratia movado estis iom troigita.

Tutŝtatpolitike Lueger estis ekde 1885 deputito ĉe la Dua ĉambro de la parlamento kaj ekde 1890 ankaŭ ĉe la Parlamento de Malsupra Aŭstrio. Tiufunkcie li engaĝiĝis kontraŭ la emancipiĝinteresoj de la hungaroj. Lia partio tamen pl kaj pli gravis en la uestaŭstriaj alpaj landoj - tamen Lueger mem ĉiam restis tipa vienano. Tronheredanto Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este lasis sin influi de la kristan-socialuloj; tamen Lueger restis ĉiam pragmatika ankaŭ koncerne kontaktojn kun Franz Ferdinand. Dum la lastaj vivojaroj li instigis la kristanojn gajni la universitatajn katedrojn.[1]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

monumento en la centro de Vieno, de Josef Müllner
Lueger-portreto sur monero, 1935

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Dr.-Karl-Lueger-Denkmal, bronza statuo (situo: Dr.-Karl-Lueger-Platz ĉe Viena Ringstrato)
  • obelisko Leuchtobelisk (situo: Mariahilfer Gürtel)

Kirkoj[redakti | redakti fonton]

Memortabuloj[redakti | redakti fonton]

  • orienta flanko de la ĉefa ejo de Teknika Universitato (Vieno) (situo: Karlsplatz)
  • tabulo kritikanta kelkajn aspektojn de la politikstilo de Lueger, ĉe la ponto Dr. Karl-Lueger-Brücke (kp. pli malsupre ĉe la alineo pontoj)

Stratoj[redakti | redakti fonton]

  • Graz-Gösting: Doktor-Karl-Lueger-Straße (disde Plabutscherstraße al Göstingerstraße)
  • Klagenfurt: Luegerstraße (disde Villacher Straße al Obirstraße)
  • Mariazell: Doktor-Karl-Lueger-Gasse (disde Wiener Neustädter Straße)
  • Vieno: Dr.-Karl-Lueger-Ring (1934–2012); politike volita alinomiĝo je Universitätsring en 2012

Pontoj[redakti | redakti fonton]

  • Vieno: Dr. Karl-Lueger-Brücke (1955: trans Wien-rivero en la 14-a urbodistrikto) - muntitis tie memortabulo atentiganta pri lia populisma antisemitismo
  • Scheibbs-Neubruck: Luegerbrücke' de la 2-a elmontara trinkakvedukto disde Stirio

Moneroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vivo laŭ: Goldinger, Walter, "Lueger, Karl" ĉe: Neue Deutsche Biographie 15 (1987), p. 464-465 (tie ĉi interrete
  2. Coin > 2 Schilling (25th Anniversary death of Dr. Karl Lueger)