Kastelo de Zalaszentgrót

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Zalaszentgrót (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Batthyány [batjAnji]) estas historia monumento, interne lernejo en Hungario, en urbo Zalaszentgrót.

Aerfoto pri la kastelo de Zalaszentgrót
Kastelo de Zalaszentgrót
Kastelo de Zalaszentgrót

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri burgo en tiu loko okazis en 1299. Dum la kontraŭturkaj bataladoj ĝi estis grava fortikaĵo, dum 80 jaroj ĝi estis fortigita kvinfoje. En 1654 la nova posedanto estis Ádám Batthyány. En 1767 jam la fortikaĵo estis superflua, ĝi estis malkonstruita. La nun videbla malfrubaroka kastelo estis konstruita en 1787, sed oni profitis materialojn de la iama fortikaĵo. En la malfrua 19-a jarcento jam familio Károlyi havis la kastelon, tiam trakonstruo okazis. En 1947 la pli nova posedanto estis la ministerio pri religio kaj eduko. Post 3 jaroj speciala lernejo ekfunkciis. Intertempe en 1984 la kastelo plene renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun mansardoj kaj keloj situas sola en granda protektita parko en insulo de Zala (rivero). La konstruaĵo formas U-majusklon. En fino de la flankaj aloj po unu duetaĝaj turoj estas videblaj. La fasado estas simetria, la meza parto estas iomete reliefas, tie funkcias la enirejo. La plej supre granda timpano (arkitekturo) estas videbvla. En la malantaŭa fasado meze granda teraso kun 3 arkadoj reliefas, pli supre ankaŭ tie estas timpano. Interne en la 1800-aj jaroj oni aĉetis meblojn, el ili parte ankaŭ nun estas videblaj.

Lernejo[redakti | redakti fonton]

La kastelo kun la parko

Interne speciala infanĝardeno, lernejo kaj faklernejo por handikapaj gejunuloj funkcias, ĉiuj lernantoj loĝas en la kastelo [1] Arkivigite je 2016-08-17 per la retarkivo Wayback Machine.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko konsistas precipe el ducentjaraj platanoj, krome estas ankaŭ sikomora acero, kverkoj, fraksenoj, tilioj, ulmoj, ordinaraj hipokastanoj, juglandoj, aceroj, betuloj, karpenoj, nigraj alnoj, diversaj pinoj, tujoj, taksusacoj, pluraj arbedoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]