Kazana stacidomo (Moskvo)
Kazana stacidomo (Kazanskij Vokzal) | ||||
---|---|---|---|---|
Ensemblo de la stacidomo
| ||||
stacidomo • rekonilo | ||||
Situo | ||||
Geografia situo | 55° 46′ 25″ N, 37° 39′ 22″ O (mapo)55.77361111111137.656111111111Koordinatoj: 55° 46′ 25″ N, 37° 39′ 22″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Vendo de vojaĝbiletoj | jes | |||
Trakoj | 17 | |||
Kajoj | 9 | |||
Historio | ||||
Administrado kaj utiligado | ||||
Trafikanto | Rusiaj Fervojoj | |||
Ligita transporto | Metroo:
Komsomolskaja | |||
Kazana stacidomo (Kazanskij Vokzal, ruse Казанский вокзал) estas unu el naŭ ĉefaj pasaĝeraj fervojaj stacidomoj de Moskvo, fervoja stacio "Moskva-Passaĵirskaja-Kazanskaja".
Ĝi situas ĉe la Komsomolskaja placo (adreso:Komsomolskaja placo, domo 2). De tie estas elirejoj al ĉi tiu placo kaj al Novorjazanskaja strato.
Le la stacio forveturadas trajnoj al Volgio, Urala regiono, Siberio, Norda Kaŭkazio, respublikoj de Mez-Azio.
Ĝi estas la plej sarĝita en Moskvo laŭ kvanto da pasaĝeroj.
Historio
La unua (malpli granda ol la nuna) konstruaĵo de Kazana stacidomo aperis en 1862-1864. La unua trajno forveturis ĝis Kolomna la 20-an de julio 1862.
La nuntempan stacidmon oni komencis konstrui en 1913 kaj finkonstruis en 1940 (arkitekto A.Ŝĉusev). En 1950-aj jaroj estis aldonita halo de apudurba trafiko, kunligita kun metrostacio "Komsomolskaja". Dum 1987-1997 la konstruaĵo estis renovigita.
Ĝis 1894 la stacidomo estis nomita Rjazana (Rjazanskij). Oni alinomigis ĝin oficiale al Kazana post kiam estis konstruita fervojo Moskvo - Kazano. Tamen fakte ĝi havis du uzatajn nomojn dum longa tempo.
Arkitekturo kaj teknikaj detaloj
Kazana stacidono estas unu el arkitekturaj vidindaĵoj de Moskvo. En centra parto de la konstruaĵo estas alta multnivela turo, kiu fakte kopias la turon Sujumbiko en Kazana Kremlo; ĝin kronas figuro de drako Zilanti - simbolo de la urbo Kazano[1].
La konstruaĵo estas kunligita kun estinta klubo de fervojistoj, vaste konata en Sovetunio interalie pro la libro "Dek du seĝoj".
La stacidomo havas 17 trakojn kaj 9 pasaĝerajn kajojn. Super ili estas grandega kovrilo (ĝia areo estas pli ol 19000 m².). Krome, la stacidomo estas kunligita kun la metroo (stacio "Komsomolskaja"): elirejo supren el metroo estas en la stacidomo.
Trajnoj
Konstanta trajna trafiko komenciĝis en 1862 (dekomence - ĝis Kolomna kaj Rjazanj, poste laŭ aliaj itineroj).
De la stacio eszistas regula trafiko (long-distancaj inineroj) ĝis la jenaj lokoj:
Lando | Loko | Trajnoj |
---|---|---|
Rusio, Tatarstano | Kazano | 1-2 "Premium", 49-50, 97-98 |
Rusio | Kislovodsk | 3-4 "Kavkaz", 143-144 |
Rusio | Samara | 9-10 "Ĵiguli", 55-56, 67-68, 121-122 |
Rusio | Adler | 11-12 "Soĉi", 103-104 "Premium" |
Rusio | Ĉelabinsk | 13-14 "Juĵnij Ural", 391-392 |
Rusio | Jekaterinburg | 15-16 "Premium" |
Rusio | Rostov-na-Donu | 19-20 "Premium" |
Rusio | Uljanovsk | 21-22 "Uljanovsk" |
Rusio, Udmurtio | Iĵevsk | 25-26 "Italmas", 289-290 |
Rusio | Novorossijsk | 29-30 "Premium", 125-126 |
Rusio | Orenburgo | 31-32 "Orenburĵje" |
Rusio, Nord-Osetio | Vladikavkaz | 33-34 |
Rusio, Baŝkirio | Ufa | 39-40 "Baŝkortostan", 355-356 |
Rusio, Mordvio | Saransko | 41-42 "Mordovija" |
Rusio | Voroneĵ | 45-46 |
Rusio | Penza | 51-52 "Sura", 93-94 |
Rusio, Ĉuvaŝio | Ĉeboksari | 53-54 "Ĉuvaŝija", 141-142 |
Rusio, Mariio | Joŝkar-Ola | 57-58 "Marij El" |
Rusio, Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra | Niĵnevartovsk | 59-60 "Tjumenj" |
Rusio, Kabardio-Balkario | Nalĉik | 61-62 |
Rusio | Dimitrovgrad | 63-64 |
Rusio | Toljatti | 65-66 |
Rusio, Jakutio | Nerjungri | 75-76 |
Rusio | Pervomajsk | 79-80 |
Rusio, Burjatio | Ulan-Ude | 81-82 |
Rusio, Dagestano | Maĥaĉkala | 85-86 |
Rusio, Burjatio | Severobajkalsk | 91-92 |
Rusio | Barnaul | 95-96, 135-136 |
Rusio, Tatarstano | Krugloje Pole | 111-112 |
Rusio | Novokuzneck | 117-118 |
Rusio | Orsk | 131-132 |
Rusio | Krasnojarsk | 137-138 |
Rusio, Inguŝio | Nazranj | 145-146 "Inguŝetija" |
Rusio, Ĉeĉenio | Grozno | 381-382 |
Kazaĥio | Astano | 71-72 |
Kazaĥio | Karagando | 83-84 |
Kazaĥio | Petropavlovsk | 89-90 "Zauralje" |
Uzbekio | Taŝkento | 5-6 |
Kirgizio | Biŝkeko | 17-18, 27-28 |
Taĝikio | Duŝanbeo | 319-320 |
Taĝikio | Ĥuĝando | 359-360 |
Apudurbaj elektrotrajnoj
Per rektaj itineroj de apudurbaj elektrotrajnoj atingeblas urboj Luberci, Ramenskoje, Ŝatura, Voskresensk, Kolomna, Jegorjevsk, Rjazanj kaj aliaj (ĝis Ĉerusti kaj Rjazanj-1).
Funkcias ankaŭ rapidaj elektrotrajnoj ĝis Kolomna ("Region-ekspres"[2]), Ramenskoje ("Sputnik") kaj Kurovskoje ("Sputnik").
- Moskva-Kazanskaja (Kazana stacidomo)
- Elektrozavodskaja
- Sortirovoĉnaja
- Novaja
- Frezer
- Perovo
- Pluŝĉevo
- Veŝnjaki
- Viĥino
- Kosino
- Uĥtomskaja (Luberci)
- Luberci-1 (Luberci)
- Luberci-1 (Luberci)
- Panki (Luberci)
- Tomilino
- Kraskovo
- Malaĥovka
- Udelnaja
- Bikovo
- Iljinskaja
- Otdiĥ
- Kratovo
- 42 km
- Fabriĉnaja (Ramenskoje)
- Ramenskoje (Ramenskoje)
- 47 km
- Sovĥoz
- Zagornovo
- Bronnici
- Raduga
- 63 km
- Beloozjorskaja
- Faustovo
- Zolotovo
- Vinogradovo
- Konobejevo
- Trofimovo
- 88 km (Voskresensk)
- Voskresensk (Voskresensk)
- Ŝifernaja (Voskresensk)
- Moskvoreckaja (Voskresensk)
- Cemgigant (Voskresensk)
- Peski
- Konev Bor
- Ĥoroŝovo
- 113 km
- Kolomna (Kolomna)
- Golutvin (Kolomna)
- Ŝĉurovo
- Ĉornaja
- Luĥovici (Luĥovici)
- 142 km
- Podlipki
- Fruktovaja
- Alpatjevo
- Sljomi
- Divovo
- Istodniki
- 180 km
- Ribnoje
- Ĥodinino
- Lokomotivnoje Depo
- Ĵilije Doma
- 187 km
- 189 km
- Nedostojevo
- Djagilevo
- Lagernij
- Rjazanj-1/Rjazanj-2
- Luberci-1 (Luberci)
- Luberci-2 (Luberci)
- Korenjovo
- Ovraĵki
- Rodniki
- Vjalki
- Ĥripanj
- 41 km
- Donino
- 49 km
- 52 km
- Grigorovo
- 55 km
- Gĵel
- Ignatjevo
- Kuzjajevo
- Ŝevlagino
- 73 km
- Anciferovo
- Podosinki
- Kurovskaja (Kurovskoje)
- 90 km
- 95 km
- Avsjunino
- Zapolici
- Zaputnaja
- Ŝaturtorf
- Ŝatura
- Botino
- Krivandino
- Tugolesje
- Vojmeĵnij
- Ĉerusti
En kulturo
- En "Dek du seĝoj" (I.Ilf, E.Petrov) la protagonistoj venas al Kazana (tiam - Rjazana) stacidomo:
|
En la ĉea klubo de fervojistoj, laŭ la libro, troviĝis la lasta seĝo.
Referencoj
- ↑ Перепланировка Москвы. Казанский вокзал. Конструктивизм (ruse)
- ↑ Horaro de Region-ekspres (ruse)
- ↑ Dek du seĝoj, I.Ilf, E.Petrov (esperante)
Vidu ankaŭ
- Komsomolskaja placo (Moskvo)
- Leningrada stacidomo (Moskvo)
- Jaroslavla stacidomo (Moskvo)
- Publika transporto de Moskvo