Kiriako el Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Kiriako el Jerusalemo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 349 (0349-11-30)
en Jerusalemo
Morto 1-an de majo 363 (0363-05-01) (13-jaraĝa)
en Jerusalemo
Mortis pro mortpuno vd
Profesio
Okupo pastro vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
KRISTANAJ VERKISTOJ
“Kiriako el Jerusalemo”
”Martiriĝo de Sankta Judaso Kiriako", miniaturo de la Martirologio de Sankta Bazilo.
nomo = Sankta Kiriako el Jerusalemo
sekso = vira
naskiĝo =
morto = martirigita en 363 en Jerusalemo
persekutanto = imperiestro Flavio Klaŭdio Juliano
liturgia kulto = 4-a de majo
precipa sanktejo = Ankono (Italio) en la katedralo de Sankta Kiriako
tradicio = episkopo de Jerusalemo kaj martiro
apartaĵo = rabeno ĝis konvertiĝo al kristanismo”

Kiriako el Jerusalemo (Jerusalemo, (morto: 1-a de majo 363 laŭtradicie estis episkopo de Jerusalemo kaj martiro dum la regado de imperiestro Flavio Klaŭdio Juliano. Konsiderite sanktulo ĉe la katolika kaj ortodoksa eklezioj, estas festata la 4-an de majo por katolikoj kaj la 14-an de aprilo por la ortodoksuloj.[1].

Hagiografio[redakti | redakti fonton]

La retrovo de la Kruco en ĉeesto de Helena, miniaturo el kodekso de la 9-a jarcento.
Judas Cyriacus Palma il Giovane

Kiriako naskiĝis en Jerusalemo kun la nomo de Judaso, filo de Simeono kaj Anaa kaj nepo de Zakeo.[2] Judaso fariĝis rabeno de la loka sinagogo.

En la jaro 326, imperiestrino (Flavia Jiulia) Helena, patrino de Konstanteno, alvenis al Jerusalemo por serĉi la Veran Krucon. Tie li sciis ke la rabeno Judaso koni la lokon en kiu iam estis sepultita la kruco sur kiu estis krucumita Jesuo. Judaso ne volis riveli sian informojn pri la afero, sed post ses tagoj de fermo ene de la malplena cisterno, sennutre kaj sentrinke, li ekkomunikis al la imperiestrino kion de mem sciatan..[3] OKaze de la retrovo de la Kruco la 3-an de majo 326, li konvertiĝis al Kristanismo; li estis baptita verke de Makario episkopo de Jerusalemo ĉeeste de Helena, kaj ricevis la nomon de de Kiriako (laŭ la greka lingvo “dediĉita al la Sinjoro”)[4]. La ligilo kun la retrovo de la kruco ennestiĝas sur al bazo de la epiteto per kiu li estas menciita: inventor Crucis, nome "retrovanto de la kruco".[5]

De tiam Kiriako aktive engaĝiĝis en la disvastigado de la kristana kredo kaj en la studo de la Evangelioj. En 327 papo Silvestro la 1-a lin konsekris episkopo de Jerusalemo [6]; laŭ alia tradicio, Kiriako estis nomumita episkopo de Ankono kaj la sinsekva martiriĝo en Jerusalemo tiukaze supozus lian revenon al Palestino.[7]. En 363 imperiestro Juliano la Apostato lin enprizonigis kaj torturigis.[8]

La tradicio listigas la jenajn torturojn[9]

  1. al li oni mutilis la dekstran manon
  2. oni engurĝigis al li funditan plombon; Kiriako refortiĝis post du horoj
  3. li estis ligita sur la rostrokrado kaj vipita
  4. li estis ĵetita en fosaĵon plenan je serpentoj
  5. Li estis mergita en varmega bitumo
  6. Fine li estis trapikita per glavo kaj post tio Kiriako mortis.[10]

La martiriĝo okazis la 1-an de majo je la oka horo, en Jerusalemo. Lia liturgia rememorigo okazas la tagon post la liturgia festo de la kruco, nome la 4-an de majo.[11]

Ankaŭ Anaa, patrino de Kiriako, estis torturita kaj vivbruligita la saman tagon; ambaŭ estis entombigitaj sur la deklivo de Golgoto, nome najbare de la loko en kiu Helena, sur indiko de Kiriako, retrovis la krucon

Kulto[redakti | redakti fonton]

La korpo de sankta Kiriako ekspoziciita en la kripto de la Duomo de Ankono.

La 8-an de aŭgusto 418 la korpo de la martiro Kiriako estis translokigita el Palestino al Ankono, en preĝejo de sankta Stefano, iniciate de Galla Placidia; tiuokaze la imperiestra regantino provis kontentigi la loĝantaron de Ankono, kiuj petis de ŝi helpon por havigi al si kaj definitive konservi la korpajn restaĵojn de Kiriako: Ankono jam gardadis (kaj gardas ankaŭ nun) unu el la ŝtonoj per kiuj Kiriako estis morte ŝtonumita, [12]. En 1097[13] tiuj korpaj restaĵoj estis translokigitaj en la kripton de la preĝejo de sankta Laŭrenco kaj submetitaj al la proceduro de agnosko: post kelkaj jardekoj la preĝejo estis levita al la rango de Katedralo-Sankta Kiriako.

Katedralo de Sankia Kiriako en Ankono.

Tamen konserviĝus en Provins (Francio) la kapo de sankta Kiriako, kiun tien kunportis krucmilitisto Henriko la 1-a de Ĉampano. Ĉi tie elstaras la kulto al Sakta Kiriako. La afero povas interesi pli la historion ol la katolikan porsanktulan kulton ĉar ĉiukaze la kulto adresiĝas al la persono de la sanktulo kaj, definitive, al Dio: la relikvoj estas nur okaza invito adresiĝi al Dio kiel jam faris la sanktulo.

En Provins la devoteco fariĝis arto kiel oni povas konstati rigardante la bildojn de la suba vitralaro.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Foje oni lin konfuzas kun Judaso, episkopo de Jerusalemo ekde 136 kaj martirigita en 138; vidu bibliografion: Girolamo Speciali, p. 39-50.
  2. Vidu bigliografion: Antonio Leone, p. 240.
  3. Girolamo Speciali, p. 5.
  4. En iuj tekstoj li estas menciita kiel Judas Cyriacus (aŭ Quiriacus). vidu: Antonio Leone p. 242.
  5. Historiisto Sozomeno (forpasinta en 450) en sia «Eklezia Historio» sciigas ke la Sankta Tombo estis malkovrita danke al «judo eltirinta siajn informojn el hereda bagaĵo de sia familio.»
  6. Antonio Leone, p. 245-247.
  7. Girolamo Speciali, p. 51.
  8. La Martirologioj konservas memoron pri diversaj matirigitoj epoke de tiu imperiestro. [1].
  9. Vidu: Girolamo Speciali. p. 60-65; kaj Antonio Leone, p. 242-244.
  10. Oni vidas ke ĉi tie la rakonto pri vera mortigo pro kristana kredo obeas al la hagiografia kliŝo de la tiu epoko.
  11. Girolamo Speciali, p. 45.
  12. Girolamo Speciali pp. 67-69; Antonio Leone, pp. 238-239.
  13. Antonio Leone, p. 249}}

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Girolamo Speciali, Notizie istoriche de' santi protettori della città d'Ancona, Venezia, Bartolomeo, 1759 [2]
  • Antonio Leoni, Istoria d'Ancona Capitale della Marca Anconitana, volumo 1, ĉapitro 18-a, Baluff, 1810

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]