Kishartyán
El Vikipedio
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Kishartyán (kiŝhartjAn) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Salgótarján. Kis signifas: malgranda.
- Areo: 10 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.0842/19.7047
- Loĝantaro: 650
- Poŝtkodo: 3161
- Telefonprefikso: 32
Situo [redakti]
Kishartyán situas sur malebenaĵo kontaktiĝanta kun Sóshartyán, laŭ ĉefvojo Balassagyarmat-Salgótarján. La lasta troviĝas 9, Szécsény kaj Bátonyterenye po 17 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis pri abatejo el la 13-a jarcento. Onidire la loĝantoj rifuĝis de la turkoj en kavon. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en Kishartyán. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, poŝto, gastejo.
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika renesanca preĝejo omaĝe al Reĝino de Ĉiuj Sanktuloj, en 1736 barokigita
- fera kruco
- kruda montoflanko 40 m-ojn alta kun restaĵoj de iama maro
