Komunista Partio de Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunista Partio de Germanio
Kommunistische Partei Deutschlands
komunista partio
Lando  Germanio
Estro Karl Liebknecht kaj Rosa Luxemburg
Fondiĝo 1919
Dissolvo 1946
Ideologio Komunismo
vdr
Rosa Luxemburg
Karl Liebknecht

La Komunista Partio de Germanio (germane Kommunistische Partei Deutschlands, mallongigita per KPD) estis politika partio en Germanio, kiu fondiĝis la 1-an de januaro 1919. La partio ekestis el pluraj maldekstraj-revoluciemaj grupiĝoj, kiuj posta la Unua Mondmilito unuiĝis kadre de la germania revolucio de novembro 1918.

La partio KPD dekomence komprenis sin kiel revolucia alternativo al la socialdemokratia partio SPD kaj provis dum la demokratie respublikaj jaroj de Germanio inter 1919 kaj 1933 influi la nacian politikon en socialisman direkton, do ŝtatigi la industrion kaj kapitalon, kaj starigi "diktaturon de la proletaro". La rilato al la parlamenta demokratio de la lando estis ambigua, ĉar ĝi unuflanke agis kadre de la demokratia politika libereco, sed aliflanke celis anstataŭigi ĝin per socialisma soveta respubliko. Ekde la jaro 1919 la partio membris en la Komunista Internacio (Komintern), kiun unue dominis Lenino, poste Stalino.

Konataj partianoj inter alie estis Rosa Luxemburg, Karl Liebknecht kaj Ernst Thälmann.

Dum la tempo de Nazia Germanio la partio estis disbatita kaj multaj eksaj partianoj enkarcerigitaj, parte murditaj kaj parte ekziligitaj jam tuj post la ekrego de la nazia partio NSDAP dum printempo 1933. Post la fino de la Dua Mondmilito la partio konsekvence denove permesiĝis flanke de la ŝtatoj Sovetunio, Usono, Britio kaj Francio okupantaj Germanion. En orienta Germanio, la sovetunie okupata zono en meza Germanio (la pli orientajn germaniajn teritoriojn ricevis Pollando kaj Sovetunio, tial meza Germanio iĝis "orienta"), la partioj KPD kaj orienta SPD dum aprilo 1946 estis laŭ sovetunia premo unuigitaj al nova partio kun la nomo Sozialistische Einheitspartei Deutschlands, kiu iĝis la ŝtata partio de la komunista ŝtato GDR.

Dum la jaro 1948 en okcidenta Germanio, la okupaj zonoj de Usono, Britio kaj Francio, unuiĝo de la partio KPD kun la grupiĝo Freunde der sozialistischen Einheit al nova partio Sozialistische Volkspartei (socialista popola partio) estis malpermesata de la tri okupaj ŝtatoj. La partio KPD estis reprezentita per parlamentanoj en la unua demokratie elektita parlamento de FRG, la "Bundestag", kies anoj elektatis por oficperiodo de 1949 ĝis 1953. Dum la jaro 1956 la partio malpermesiĝis en okcidenta Germanio. Laŭ la juĝo de la aliaj politikaj partioj reprezentataj en la nacia parlamento la partio KPD kontribuis al la fiaskigo de la parlamenta demokratio post la Unua Mondmiligo, senkritike dependa de la politikaj gvidantoj de Sovetunio kaj kontraŭa al la demokratia okcidentgermana konstitucio. Inter la politikaj maldekstruloj de Germanio la malpermeso ankoraŭ hodiaŭ estas kritikata.

Dum 1968, la jaro de multaj politikaj ŝanĝiĝoj, iuj eksaj membroj de la partio en Germanio fondis novan komunistan partion kun la nomo Deutsche Kommunistische Partei (mallongigite do DKP). Krome dum la sekvaj jaroj diversaj etaj komunistaj grupiĝoj novfondiĝis, el kiuj pluraj havis la memdifinon esti la posteuloj de la eksa partio KPD.

La komunista partio de Germanio estis fondita en la jaro 1919. Fondomembroj estis inter alie Karl Liebknecht kaj Rosa Luxemburg. Grava celo estis la haltigo de la Unua Mondmilito.

En okcidenta germanio

La KPD povis agi en okcidenta germanio ĝis la malpermeso.

En orienta germanio

La komunista partio strebis al unuĝo kun la socialdemokrata partio. Anbaŭ formis SED (Socialisma Unuiĝpartio de Germanio), kiu havis la gvidan rolon enGDR.

En Germanio post 1990

La SED ŝanĝis sian nomon al PDS (partio). Ĝi perdis la plej grandan nombron de la membroj.

PDS (partio) estis sukcesa ĉefe en la t.n. novaj federaciaj landoj, kiuj pli aŭ malpli egalas al teritorio de eksa GDR. Kelkfoje la partio partoprenis en registaroj. En kelkaj landoj ĝi estis la dua politika forto, antaŭ la socialdemokratoj.

Malgraŭ severaj atakoj, precipe bazita sur la aserto, ke certa persono laboris por la sekreta servo de GDR (STASI), la partio estis tre sukcesa sur la niveloj de komunumoj kaj distrikoj. Ĝi havas urbestrojn kaj centon da deputitoj.

La akcepto en la malnovaj federaciaj landoj ne estis granda kaj la partio tie ne sukcesis trasaltig la barilon de 5% de la voĉoj, kiu ĝenerale estas necesa por ricevi parlamentanojn. Tion sukcesis WASG, kiu ekestis al eksaj socialdemokratoj kaj verduloj, kiuj estis malkontentaj pri la politiko de ĉi tiuj partio, precipe en temoj de paco (partopreno de Germanio en militoj en afgankio kaj balkano), ekologio (atomenergio) kaj socio (leĝaro Hartz kaj la kresko de la nombro de mizeruloj)


Vidu ankaŭ