Konstanta revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
PermanentRevolution.jpg

Konstanta revolucio (aŭ Permanenta revolucio (kun neologisma vorto permanenta, PIV)) estas marksisma teorio plej proksime asociata kun Lev Trockij, elpensita por klarigi la manieron per kiu socialismaj revolucioj povus okazi en socioj nehavantaj superan kapitalismon. La frazo elpensiĝis de Markso en 1850. La teorio proponas, ke la burĝaj demokrataj taskoj en landoj kun prokrastita burĝa demokrata evoluado ne plenumiĝeblas, escepte per la establado de laborista ŝtato, kaj pli, ke la kreo de laborista ŝtato neeviteble inkluzivus preagadojn kontraŭ kapitalismaj propraĵoj. Tiele, la plenumo de burĝaj demokrataj taskoj evoluus en proletaj taskoj, kaj estus tiel kiel la revolucio estus "konstanta" pro tio, ke devus esti "kontinua" ĝis la fina venko.

La ideo de Trockij de la konstanta revolucio diris ke por ke socialista revolucio postvivu en ununura nacio, ĝi devas esti sekvota de revolucioj en aliaj najbarlandoj. Li kredis ke la socialista vojo devus esti internacia peno de multaj nacioj kaj se ĉi tiu koalicio ne okazus, socialismo neniam povus vere prosperi ĉar kontraŭrevoluciemaj penoj refortiĝus. Ĉiu nacio de la mondo travivendas revolucion en proksimeco ĝis kompleta internacia unio de socialismo okazos.

Trockijismo malsamas stalinismo en tiu ke, anstataŭ izolista alproksimiĝado al la cetera mondo kaj provado de konservi unu nacia revolucio en tiu nacio, trockijismo estas internacia movado, kredante ke la revolucio eksportendas por ke ĝi postvivu. Sed tiu ideo de Trockij fiaskis en 1920, kiam oni ne povis eksporti la revolucion en Pollandon (Pola-bolŝevika milito) kaj la daŭra eksportovolo de la revolucio (fakte militiroj) kaŭzis internajn politikajn problemojn pro la ekonomia krizo (matrosribelo de Kronstadt).