Kordorsa pego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kordorsa pego
Kordorsa pego
Kordorsa pego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Hemicircus
Specio: H. canente
Hemicircus canente
(Lesson, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
El Tajlando

La Kordorsa pego (Hemicircus canente) estas specio de birdo de la familio de Pegedoj kaj tribo Picinae kiuj estas loĝantaj reproduktuloj en sudorienta Azio.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Pli precize ĝi troviĝas en Barato, Bangladeŝo, Birmo, Tajlando, Kamboĝo, Laoso kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Temas pri eta, unikforma, nigroflaveca (okra) pegedo kun granda, elstara kurva kresto sur kapo kaj tre mallonga vosto, eksterordinare ĉe pegedoj. Ĝi havas ĉefe nigrajn suprajn partojn kaj helajn subajn partojn, sed la unika bildo estas en dorso kio montras korforman flavan bildon kun korformaj nigraj punktoj en suba parto kaj en ŝultroj. La pugo estas flaveca kaj la flugilplumoj montras helan striadon. La gorĝo estas helflava. Masklo havas nigran kapon ĝis sub la okulo kaj al la nuko, dum inoj havas blankecan aŭ helflavan frunton.

Fonto[redakti | redakti fonton]