László Szalay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

László Szalay [lAslO salai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szalay László estis hungara historiisto, juristo, politikisto, arkivisto, bibliotekisto, ĵurnalisto, membro (korespondanta en 1836, ĉefsekretaria en 1861) de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy. Lia frato estis Ágoston Szalay.

László Szalay
Pentraĵo pri László Szalay fare de Bertalan Székely

László Szalay [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1813 en Buda. Li mortis la 17-an de julio 1864 en Salzburg.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Szalay frekventis universitaton en Pest (urbo). Post la jura diplomo li laboris ĉe Ferenc Kölcsey. Baldaŭe li aliĝis al politika rondo de József Eötvös. Malofte li verkis poemojn kaj prozojn, kiuj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo). Li studvojaĝis al okcidenta Eŭropo inter 1836-1839. En la 1840-aj jaroj li estis parlamenta deputito. En 1843 li sendis parlamentajn artikolojn al Pesti Hírlap, poste Lajos Kossuth transdonis al li la redaktadon. En 1845 li edziĝis. Dum la hungara revolucio de 1848 li laboris en la jam memstara ministerio, krome li ricevis ankaŭ diplomatajn taskojn. Post falo de la liberecbatalo li migris al Svislando, kie li okupiĝis pri historio. En 1855 li hejmenvenis kaj en 1861 li estis elektita parlamenta deputito.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Státusférfiak és szónokok könyve (1846, 1850) - premiita en 1847
  • Magyarország története (Historio de Hungarujo), (1852-1854), premiita en 1855 - pluredaktita inter 1857-1859, premiita en 1861
  • II. Rákóczi Ferenc bujdosása (1864)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo pri László Szalay fare de Jenő Bory en 1930
Memortabulo pri László Szalay