La Nigra Legendo pri la Papo de Hitlero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
FAMAJ LIBROJ
“LA NIGRA LEGENDO PRI LA PAPO DE HITLER”
Origina titolo = The myth of Hitler's Pope: how Pope Pius XII rescued Jews from the Nazis
aŭtoro = Rabeno David Gil Dalin
jaro = 2005
ĝenro = eseo
lingvo = angla

La Nigra Legendo pri la Papo de Hitlero estas eseo 2005 verkita de usona rabeno, historiisto David Gil Dalin.(Origina titolo: The myth of Hitler's Pope: how Pope Pius XII rescued Jews from the Nazis)

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En la unua esea parto, Dalin sinoptike argumentas montrante kiel ĉiuj papoj de la Katolika Eklezio laŭlonge de la tuta historio ĉiam protektis judojn kontraŭ rasistaj aŭ plipropre kontraŭ kontraŭsemitaj.[1] Li reĵetas ĉiujn akuzojn pri kontraŭsemitismo kulpiganta la Eklezion, per subteno de nombraj dokumentoj kaj ankaŭ citante, subtene de tiu tezo, ceterajn eseojn, inter kiuj la jenajn: Pie XII et la Seconde guerre mondiale d'après les archives du Vatican de Pierre Blet (Pio la 12-a kaj la dua mondomilito en la vatikanaj arĥivoj), Pio XII. Architetto di pace de Margherita Marchione (Pio la 12-a, Arkitekto de paco) kaj La diffamazione di Pio XII de Ralph McInerny (La misfamigo kontraŭ Pio la 12-a) kaj la plej, laŭ li, imponan kaj rigoran Hitler, la Guerra e il Papa de Ronald J. Rychlak (Hitler, la milito kaj la paco).

Sekve Dalin koncentriĝas sur la persono de Pio la 12-a, energie defendante lian famon kontraŭ la diversaj akuzoj, kiuj laŭ li ŝpruciĝas el ideologioj, pri idea «proksimeco» al naziismo aŭ pri «silento» rilate Shoahon: ofertante vastan bibliografion kolektitan el la diversaj arĥivoj de la Eklezio kaj ŝtatoj de diversaj eŭropaj landoj, Dalin sugestas ke Yad Vashem de Jerusalemo devus honori Pion la 12-an kiel «Justulon inter la popoloj»[2] , kaj dokumentas, ke la sama papo estis laŭdata kaj dankata de eminentaj judoj liaj samtempuloj pro lia rolo kiel savanto de pli da judoj ol "Schindler".

Inter la admirantoj pri Pio la 12-a estas inkluditaj la ĉefrabeno de Israelo Isaac Herzog, la ĉefministroj Golda Meir kaj Moshe Sharett kaj la unua ŝtatprezidento de Israelo Chaim Weizmann. La diplomatikisto Pinchas Lapide, tiama israela konsulo en Milano, deklaris ke Pio la 12-a «estis la instrumento por la savo de 700.000, sed eble 860.000, judoj destinitaj morti per la manoj de nazioj».

La cititaj dokumentoj en la eseo atestas kiel Pio la 12-a ordonis al sia Ŝtatsekretario kardinalo Luigi Maglione, protestigi ĉe la germana ambasadoro Ernst von Weizsacker, kaj per tio li obtenis ke la deportado de judoj de Romo estu interrompitaj. Li krome malfermigis la limojn de la katolikaj institucioj, kiel konventoj kaj monaĥejoj, ambaŭseksaj, kaj kolegioj ktp, por ke judoj kaŝiĝu: danke al tiu manovro, Romo havis procenton de judoj supervivintaj pli altan ol inter la ĉefurboj okupitaj de nazioj. El 5.715 judoj de Romo registritaj ĉe la germanaj listoj kaj do deportontoj, 4.715 estis loĝigitaj en katolikaj rifuĝejaj institucioj, kaj 477 en la sanktejoj vatikanaj: afero tia atestita konstante de diversaj ambasadoroj ĉe la Apostola Seĝo, inter kiuj tiu de Britio. La papo aktivigis la saman strategion en Hungario per sia nuncio, monsinjoro Angelo Rotta, kiu rolis kun aliaj por savi almenaŭ 5.000 judojn.

La dokumentado de Dalin daŭrigas kolekti atestaĵojn de diversaj altaj prelatoj kiuj savis la vivon de doversaj miloj da judoj, ekzemple la ĉefepiskopo Angelo Roncalli (la estonta Johano la 23-a) en Bulgario, kiuj ĵuris ke mem ricevis ordonon rekte de la papo. Aliaj historiaj intervenoj, malpligrandaj sed gravaj por la pruvo de la vero, estas ekzemple la dokumentitaj dungoj de judaj spertuloj maldungitoj de Mussolini. Dalin rememorigas ke la nazioj mem, malŝatige difinante Pacelli la "papon kiu «amas la judojn", senpere rekonis lian moralan nivelon.

Laŭ Dalin, do, tiu "papo de Hitler" estus Nigra legendo atribuebla dekomence al la nazia strategio por malfortigi la kontraŭnazian reziston de la Katolika Eklezio, kaj daŭrigitaj, post la fino de la milito, per stranga sinergio, unue de la alo progresista de la Eklezio kaj, ekstere de ĝi, de la propagando de la Komunismo, Laikismo kaj precipe islama fundamentalismo.
Sed rilate ĝian plej akran disvastigon estas Dalin, fakte, kiu skribas ke: «kontraŭpapaj polemikoj de eksaj seminaristoj kiel Garry Willis kaj John Cornwell (aŭtoro de pamfleto «La papo de Hitlero», de eksaj sacerdotoj kiel James Carroll kaj de aliaj apostatuloj aŭ katolikaj «liberalaj», koleriĝintaj, profitis de la tragedio de la juda popolo dum la Holokaŭsto por subteni tiaman sian agendon por altrudi reformojn al la Katolika Eklezio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la kulturaj medioj kristanaj – aparte katolikaj – oni distingas kontraŭjudismo el kontraŭsemitismo kaj kontraŭsionismo: la unua kritikas verajn aŭ supozitajn kontraŭkristanajn sintenojn de judoj, la dua rifuzas judojn kaj judismon pro rasaj aŭ ideologiaj motivoj, la tria kritikas la politikon de sionismo aŭ, eventuale, de la Israelo.
  2. Ĵuse (2012) la estraro de Yad Vashem modifis iom la prikribon de la agado de Pio la 12-a rilate lian supozitajn kontraŭjudismon kaj silenton. Tia plibonigo ankoraŭ, tamen, estas juĝata ne respinda al la vero, laŭ la katolikaj medioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]