La Spirita Unueco de la Mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Spirita Unueco de la MondoLa Spirita Unueco de Eŭropo estas prelego publike eldirita en la franca de Stefan Zweig unuafoje la 27-an de aŭgusto 1936 en la Escola Nacional de Música en Rio-de-Ĵanejro kaj denove la 20-an de septembro 1940 en San-Paŭlo. Li denove faris la prelegon en la hispana la 29-an kaj 31-an de oktobro 1940 en Bonaero, kaj sekve en Kordobo, Santa Fe, La Plata kaj Montevideo. [1]

Zweig redaktis ĝin, unue en la franca kiun li ne perfekte regis, dum sia dekkvintaga vojaĝo de Southampton al Rio, dum li samtempe laboris pri sia verko Ungeduld des Herzens (la senpacienco de la koro). Li lastminute reverkis ĝin en la germana kaj petis helpon por la franca versio.[2] Li estis ŝvitanta kiam li eldiris la paroladon sed renkontis grandan publikan sukceson.

La titolo unue estis en la franca «L'unité spirituelle de l'Europe» sed poste Zweig ŝanĝis ĝin al «La Spirita Unueco de la Mondo», vortoj kiuj jam aperis en la prelego mem, provante inkluzivi la tutan mondon kaj precipe la Novan Mondon en sia priskribo pri unueco.

Enteno[redakti | redakti fonton]

En tiu prelego Zweig klare difinas sian mondkoncepton advokante por spirita unueco anstataŭ naciismo kaj prezentas sin kiel ano de la unueca intelekta sfero kaj ne de iu nacio.

Zweig verkis kaj eldiris tiun prelegon en tempo kiam faŝismaj kaj naciismaj reĝimoj progresis en Eŭropo, kaj dudek jarojn post la 1a Mondmilito, kiun li spertis kiel grava malvenko de la spirita unueco de Eŭropo. Jam en 1936 en Germanio la nazia Tria Regno forbruligis kaj malpermesis ĉiujn librojn de Zweig kaj de multaj aliaj aŭtoroj, kaj en 1940, kiam li rediris la prelegon, la Tria Regno jam kaptis Aŭstrion, Bohemion, Pollandon kaj Francion. Tiu historia fono prilumigas la prelegon.

Zweig prezentas spiritan unuecon de la mondo kiel revo malofte atingita. Unue li mencias la biblian rakonton de la Babelturo kiel konkretigo de tiu revo en kiu la homaro sukcesas grandajn komunajn realigojn dank al interkompreniĝo, parolante saman lingvon. Li poste prezentas la Romian Imperion kiel unua historia konkretigo de unuigo de la tiatempa konata mondo, kun politika, ekonomika kaj lingva unueco. Forfalon de Romio li taksas katastrofo. Tamen laŭ Zweig la Eklezio sukcesis konservi spiritan unuecon, dum la politika unueco estis ĉesinta, plu dank al la uzo de la latina. Poste la Renesencaj humanistoj restarigis ian unuecon kreante Respublikon de la kleruloj, ankoraŭ foje uzante la latinan. Sed la Reformacio disdividis la kristanan mondon en Katolikan kaj Protestantan kampojn. Ankaŭ tiam aperis nacilingvaj literaturoj en la hispana, angla, franca, ktp. Nur la muziko konsistigis spiritan unuecon en la 17a kaj 18a jarcentoj. Konklude Zweig alvokas al interkompreniĝo inter homoj, spite naciisman propagandon, kaj nomas Sudamerikon teron de la estonto en tempoj en kiuj Eŭropo "detruas sin mem".

Versioj[redakti | redakti fonton]

Unua 23paĝa manuskripto en la germana kun kelkaj eroj en la franca estas faksimile publikigita en Die Geistige Einheit der Welt[3] kun franca titolo «L'unité spirituelle de l'Europe» kaj tradukoj al la angla franca portugala kaj hispana. Ĝi enhavas la dediĉon al «Lia Ekscelenco J. C. de Macedo Soares[4]». La dediĉo tekstas jene:

Citaĵo
 tiu prelegoskizo rapide koncipita kaj fuŝskribita kia ĝi estas

estiel tre malriĉa signo
de lia granda kaj profunda dankemo pro la admirindaj tagoj en Rio-de-Ĵanejro
Stefan Zweig

En la plej bela urbo en la mondo 28an de aŭgusto 1936 

Alia 22-paĝa franclingva tajpuskripto, la tria kaj lasta tajpita de Zweig estas konservita en Stefan Zweig collection, en la State University of New York at Fredonia. Ĝi estis unuafoje publikigita kun etaj korektoj en 2020 en L'esprit européen en exil[5]

En 2017 okaze de la 75a datreveno de la morto de Zweig A unidade espiritual do mundo publikigita de la eldonejo Casa Stefan Zweig en Petrópolis kaj Die geistige Einheit der Welt, de la eldonejo Hentrich & Hentrich en Berlino kunigas la tekston de la prelego en kvin lingvoj : la franca, la germana, la angla, la hispana kaj la portugala.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alberto Dines, 2017, A unidade espiritual do mundo, Petrópolis, Éd Casa Stefan Zweig, Memória Brasil
  2. Zweig Stefan, 2000, Pas de défaite pour l'esprit libre, Écrits politiques 1911-1942, Inédits, pp 355-356 Avant-propos, traduction de l'allemand et annotations de Brigitte Cain-Hérudent ISBN 978-2-253-93964-7
  3. Stefan Zweig, 2017, Die geistige Einheit der Welt, Hentrich & Hentrich, Berlin; Lingvoj : Germana, Angla, Franca, Portugala, Hispana, 184 paĝoj ISBN 978-3-95565-214-2 , pp 75-125
  4. José Carlos de Macedo Soares (portugale: José Carlos de Macedo Soares)
  5. Stefan Zweig, 2020, L'esprit européen en exil, Bartillat, ISBN 978-2-84100-688-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]