Lajos Mikes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Mikes
Lajos Mikes
Lajos Mikes
Persona informo
Naskonomo Misek Lajos
Naskiĝo la  10-an de aŭgusto 1872(nun 1872-08-10)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 19-an de aŭgusto 1930
en Aŭstrio Vieno (Aŭstrio)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaragermanafrancaangla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistoredaktorotradukisto
vdr

Lajos Mikes [lajoŝ mikeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mikes Lajos estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto. Lia familia nomo estis Misek ĝis 1905, lia nepo estis Klára Gáborjáni.

Lajos Misek[1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1872 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 19-an de aŭgusto 1930 en Vieno (Aŭstrio).

Memortabulo pri Lajos Mikes

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Mikes maturiĝis en gimnazio en Pozono, poste li studis juron en Reĝa Jura Akademio (Pozono) kaj Reĝa Universitato de Budapeŝto, en la lasta li studis ankaŭ filozofion. Jam dum la gimnaziaj jaroj liaj poemoj aperis en gazetoj. Post siaj studoj li estis ĵurnalisto aŭ redaktoro en pluraj gazetoj, eldonejoj. En 1913 li jam parolis 6 fremdajn lingvojn. Li daŭre laboris eĉ dum la Hungara Sovetrespubliko, tial poste li iomete retiriĝis. Li edziĝis trifoje pro vidviĝoj en 1894, 1917 kaj 1918. Lia unua edzino naskis 2 filinojn, la tria 2 gefilojn.

Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Költemények 1889-1895 (poemoj, 1895)
  • Nem lesz bankett (komedio prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto), 1919)
  • Vázlatok (noveloj, 1897)
  • Sanyi Manó könyve és számos más kacagtató történet (porjunularaj rakontoj, (1914, 1963, 1968, 1976, 1986)
  • Tolnai német nyelvtana (germana gramatiko 1915, 1917)
  • Tolnai angol nyelvtana (angla gramatiko, 1920)
Kovrilpaĝo de lia libro Újkori híres utazók, 1912
Kovrilpaĝo de lia libro Német nyelvtan, 1915

Elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (1931, vidu la foton!)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]