Lajos Szalay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Szalay [lajoŝ salai], hungare Szalay Lajos, Esperante Ludoviko Szalay estis fama hungara grafikisto.

Dosiero:SzalayLajosBook.jpg
Lajos Szalay Lajos sur kovrilpaĝo de libro
Reliefo pri Lajos Szalay

Lajos Szalay naskiĝis la 26-an de februaro 1909 en Hungario, en Őrmező (nuntempa Strážske en Slovakio). Li mortis la 1-an de aprilo 1995 en Miskolc.

Vivo

Lajos Szalay tre frue lerte desegnadis. Li frekventis bazlernejon en Tarnabod kaj Miskolc, gimnazion en Miskolc. Inter 1927-1936 li lernis pentradon en Budapeŝto en la ĉeflernejo, dume en 1930 li estis en Parizo. En 1939 li edziĝis. En 1946 li denove vojaĝis al Parizo, kie li ne povis vivtenis sin. En 1948 li vojaĝis al Bonaero, kie li ricevis postenon en la universitato. En 1960 li elektis novan urbon: Novjorkon, kie li faris unue reklamojn. En la 1970-aj jaroj li jam ofte vizitis Hungarion, fine en 1988 hejmenvenis al Miskolc. Li ricevis premion Kossuth en 1992, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj ekspozicioj (selekto)

Fontoj

Dosiero:Szalay1956ME.jpg
Reliefo de Lajos Szalay: 1956

Ŝablono:Link FA