Le Mans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Mans
La katedralo de Le Mans malantaŭ ĝardeno
La katedralo de Le Mans malantaŭ ĝardeno
komunumo en Francio • urbego
Administrado
Lando  Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Sarthe
Arondismento Le Mans
Kantono Ĉefurbo de 12 kantonoj
Komunumaro Le Mans Métropole
Urbestro Jean-Claude Boulard (2008–2014)
Insee-kodo 72181
Poŝtkodo 72000, 72100
Demografio
Loĝantaro 142 281 (2009)
Loĝdenso 2 694,2 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 0′ N, 0° 12′ O (mapo)48.004170.19694000000001Koordinatoj: 48° 0′ N, 0° 12′ O (mapo)
Alteco 38 ĝis 134 m
Areo 52,81 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Sarthe

Le Mans (Sarthe)
Le Mans (Sarthe)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Le Mans (Francio)
Le Mans (Francio)
DEC
Map
vdr

Le Mans [lə mɑ̃] (esperante ankaŭ Manso) estas franca komunumo kaj urbo, kiu troviĝas 180 km sudokcidente de Parizo. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Sarthe, en la regiono Luarlandoj, en la okcidenta parto de la lando. Ĝi havis 142 281 loĝantojn en la jaro 2009[1].

Manso estas fama pro sia fama Katedralo Sankta Juliano, kaj ankaŭ pro la rijetoj (rillettes) (hakita porkaĵo kuirita en graso, kiun oni ŝmiras sur panon).

En Manso, okazas ĉiujare du famaj longtempaj konkursoj :

  • la 24 Horoj de Manso (aŭtomobila konkurso),
  • la “Bol d’Or” (la Ora Bovlo) (motorcikla konkurso).

Ĝemelurboj

Esperanto en Manso

En 1928 la franca kongreso de Steno en Le Mans akceptis en la regularo por la atestoj pri profesia lernado kaj kapableco de la stenografoj kaj sekretarioj Esperanton inter la fremdaj lingvoj.

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Bildoj

Notoj kaj referencoj

  1. Insee. Populations légales 2009 - 72181-Le Mans (france). Alirita la 26-an de novembro 2012.

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-francakomunumo