Leon Petrażycki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leon Petrażycki
Persona informo
Leon Petrażycki
Naskiĝo 13-an de aprilo 1867 (1867-04-13)
en Kalantajova
Morto 15-an de majo 1931 (1931-05-15) (64-jaraĝa)
en Varsovio,  Pollando
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj rusapolagermana vd
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoRusia ImperioPollando vd
Alma mater Faculty of Law of Taras Shevchenko National University of Kyiv • Kijiva Universitato vd
Partio Konstitucia Demokratia Partio vd
Subskribo Leon Petrażycki
Profesio
Okupo juristofilozofosociologopolitikistojuĝisto • etikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo civila jurosociologio • jurteorio • filozofiojuro • jurpsikologio • sociologio pri juro • etikologiko vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leon Petrażycki (naskiĝis la 13-an de aprilo 1867 en Kołłątajów, mortis la 15-an de majo 1931 en Varsovio) - pola kaj rusa juristo, filozofo, sociologo pri leĝo, etikisto kaj logikisto.

Apogo de feminismo[redakti | redakti fonton]

Petrażycki estis unu el la plej gravaj en Rusio propagandistoj de virinaj rajtoj. En Dumao li alparolis pri tiel grava virina afero postulante plenan egalrajtigon de virinoj. Lia defenda parolo okazis la 6-an (19-an) de junio 1906 dum la unua revolucio (1905-1907). Laŭ Petrażycki la virinoj estas en socio "sklavinoj", ĉar mankas al ili libereco kiel fundamenta kondiĉo de libera decidado pri moralaj elektoj. Liaopinie tuta egalrajteco de virinoj apartenas al tiel nomataj "superaj valoroj", kiujn la socio devas realigi. Li opiniis, ke t.n. "virina afero" ne funkciis kiel reala problemo de tiutempo, malgraŭ tio, ke - kiel li montris - virinoj konkurencantaj kun viroj estis malmultaj, sed „"multe pli bravaj kaj eminentaj ol rivalantaj kun ili viroj". Li estas aŭtoro de konata opinio Emancipiĝo de virinoj estas afero klara por ĉiuj homoj kun konscienco disvolvita kaj kultura. Tiuj tamen, kiuj ankoraŭ ne plenkreskis je tio, bezonas edukadon kaj ne pruvojn (1906). Ĉefa, kaj unusola, feminista verko de Petrażycki estas O prawa kobiet (Pri virinrajtoj), eldonita en Lvovo en 1909. Tradukistino kaj samtempe popularigantino de lia parolado favore al egalrajtigo de virinoj en polaj terenoj estis lia fratino – Jadwiga Petrażycka-Tomicka, rekonita kaj alte taksata pola feministino.