Levidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Levidoj (mallonge Lev) estas la tria libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la tria el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Nomo

La titolo estas

  • en la hebrea: ויקרא (vajikrá, "kaj Li vokis") laŭ la unuaj vortoj
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΛΕΥΙΤΙΚΟΝ (levitikòn)
  • en la latina Nova Vulgato: Liber Leviticus (libro pri la levidoj).

La libro nomiĝas Levidoj, ĉar ĝi grandparte konsistas el ordonoj por la servo de la Levidoj, tio estas la pastroj el la tribo Levi.

Aŭtoro

Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.

Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!

Enhavo kaj strukturo

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Oferleĝoj por la popolo (Lev 1 - 5)
  • Oferleĝoj por la pastroj (Lev 6 - 7)
  • Ordonoj por la pastroj (Lev 8 - 10)
  • Leĝoj pri pureco (Lev 11 - 15)
  • Ritaro por la tago de pek-liberigo (Lev 16)
  • La "Leĝo de Sankteco" (Lev 17 - 26)
  • Tarifo por votoj (Lev 27)

Hodiaŭa valoro

Kial ni konservas ĝis hodiaŭ tiajn por ni strangajn leĝojn, ordonojn kaj regulojn, nomante ilin eĉ "Sankta Skribo"?

Ili montras, kiamaniere aspektas socio, en kiu oni ne distingas inter religia kaj ŝtata kompetenteco.

Ili klarigas, kiamaniere la popolo Izrael, per obeo de la por ili sanktaj ordonoj, povis gardi sian identecon ĝis hodiaŭ.

Konsiderinda ĝis hodiaŭ restas la baza strukturo de la "Leĝo de Sankteco": Konsekvenco el la sankteco de Dio estas, ke ankaŭ la homo estu sankta (Lev 19,2). – Tiun ĉi ideon la Nova Testamento transprenas en la "Surmonta Prediko" (Mat 5,48):

Estu do perfektaj,
kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

Teksto en Esperanto

La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.