Ĉina liriodendro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Liriodendron chinense)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina liriodendro
Liriodendron chinense
Liriodendron chinense
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Magnolialoj Magnoliales
Familio: Magnoliacoj Magnoliaceae
Genro: Liriodendro Liriodendron
Liriodendron chinense
(Hemsl.) Sarg.
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ĉina liriodendro (Liriodendron chinense), estas la sola azia specio en la liriodendro-genro. Tiu indiĝena arbo de centra kaj suda Ĉinujo kreskas en la regionoj de Anhujo, Gŭangŝio, Ĝjangsuo, Fuĝjano, Gŭiĝoŭo, Hubejo, Hunano, Ĝjanŝio, Ŝenŝjio, Ĝeĝjango, Siĉuano kaj Junano, kaj ankaŭ loke en norda Vjetnamujo. Protektitaj populacioj troviĝas en la Tianmuŝana Nacia Rezervejo [1], Huangŝan-Monto, Ŭuji-Ŝan, kaj Badagongŝana Naturrezervejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉina liriodendro : branĉeto kun floroj.

Tiu palearktisa-orientalisa arbo estas tre simila al la nordamerika specio, la tulipa liriodendro, malsama pri la ofte iomete pli grandaj kaj pli profund-lobaj folioj, kaj pri la pli mallongaj internaj petaloj en la floroj, al kiuj mankas la oranĝa pigmento de L. tulipifera. La ĉina liriodendro atingas proksimuman alton de 40 metroj [2].

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Ĝi ne estas tiel vintrorezista kiel la nordamerika specio, sed estas kultivata sur aliaj kontinentoj kiel ornama arbo. Ĝi estas kreskigata en Anglujo (kie ekzistas multaj ĉe Reĝa Botanika Ĝardeno [3]) de Londono ), Irlando, Belgujo, Nederlando, kaj Germanujo. En Nordameriko, ĝi kreskas tiel fore norden kiel Bostono, Masaĉuseco en la oriento, kaj kiel Vankuvero (Kanado) en la okcidento. La ĉina liriodendro ankaŭ troviĝas en Novzelando. En kultivado ĝi kreskas tiel rapide kiel la tulipa liriodendro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1999 : Raporto pri la stato de la medio en Ĉinujo. angle
  2. Ukkola Tarja e.a. 2001 : Miksomicetoj en Hunano. angle
  3. Liriodendroj en Kew Gardens. Arkivigite je 2006-04-17 per la retarkivo Wayback Machine angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Hunt, D. (ed). 1998 : Magnolias and their allies. International Dendrology Society & Magnolia Society. ISBN 0-9517234-8-0