Kergelena petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lugensa)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kergelena petrelo
Kergelena petrelo
Kergelena petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Lugensa
Lugensa brevirostris
(Lesson, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Aphrodroma brevirostris - MHNT

La Kergelena petrelo (Lugensa brevirostris) estas malgranda (36 cm longa) ardez-griza marbirdo de la familio de Procelariedoj. La specio estis priskribita kiel "taksonomia raraĵo", kaj lokita dum longa tempo en la genro Pterodroma (nome burdopetreloj) antaŭ esti disigita for en 1942 al sia propra genro Lugensa (aŭ Aphrodroma). Tiu genro ne estis amplekse akceptita ĝis 1985, kvankam sekva priserĉado subtenis ĝin. Ties pozicio ene de la Procelariedoj estas ankoraŭ pridisputata; kiam ĝi disiĝis for el la petreloj de la genro Pterodroma oni sugestis, ke ĝi povus esti membro de la grupo de la fulmaroj, dum studo de 1998 lokis la specion proksime de la grupo de la pufinoj kaj de la genro Bulweria.[1]

La Kergelenaj petreloj reproduktiĝas kolonie en malproksimaj insuloj; estas kolonioj sur la Insulo Gough en la Atlantika Oceano, kaj sur la insulo Marion (Princ-Eduardaj Insuloj), Krozetoj kaj Kergelenoj en la Hinda Oceano. La specio ĉeestas siajn koloniojn nur nokte, kaj reproduktiĝas en nestotruoj elfositaj en malseka grundo. La nestotruoj kutime kuŝas for el la hegemonia vento. La ino demetas ununuran ovon por ĉiu reprodukta sezono; tiu estas nekutime rondoforma ĉe tiu familio. La ovo estas kovata de ambaŭ gepatroj dum 49 tagoj. La elnestiĝo okazas 60 tagojn post la eloviĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nunn, G & Stanley, S. (1998)" Body Size Effects and Rates of Cytochrome b Evolution in Tube-Nosed Seabirds" Molecular Biology and Evolution 15: 1360-1371

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]