Lui

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de LUI rigardu en LUI.


Lui Anaso centre kun Hui maldekstre kaj Dui dekstre

Lui Anaso, angle Louie Duck, estas unu el tri antaŭpuberaj knabaj anasidoj, kiuj havas homajn ecojn kaj aperas en multaj komiksoj kaj animaciaj filmoj de la kompanio Walt Disney Company. Lui kaj la du aliaj anasetoj estas identaj fratoj kaj nevoj de Donaldo Anaso (angle Donald Duck) - el la triopo Lui rekoneblas pro tio, ke lia ĉapo estas nigra-verda. Laŭ pasporto la plena nomo de la anaseto cetere estus "Loudovic (Louis) Duck", sed tiel neniu nomas lin - en tute klasika Esperanto oni teorie alternative ankaŭ povus nomi lin Luĉjo.

Nomoj de Lui en diversaj naciaj lingvoj

(Noto: Ekzistas diversaj nomoj en la hispana lingvo pro tio ke la komiksoj sendepende tradukiĝas, helpe de malsamaj gvidlinioj, en Hispanio, Meksikio, Kolombio kaj Ĉilio.)