Marĉomumio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La viro de Grauballe, marĉomumio el Danio

Marĉomumio estas homa korpo aŭ restaĵoj, kiuj estis konservitaj en la acida medio de marĉo. Molaj korpopartoj estas tiel ofte konservitaj, dum mineralaj partoj de la ostoj ofte neniiĝis.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Marĉomumioj estis konataj ekde kiam troveblas skribaĵoj. Plej ofte la korpoj estis hazarde trovitaj dum elfosado de torfo kaj ree enterigitaj. Elprenitaj el la protektanta marĉo la korpoj rapide sekiĝis kaj putriĝis. El Eŭropo oni konas nuntempe pli ol 1000 marĉomumiojn. Ĝis antaŭ ne longe tiaj mumioj aŭ ties partoj estis foje prilaboritaj al mumipulvoro kaj venditaj en apotekoj kiel kuraciloj.

La plej multaj trovaĵoj datiĝas el la 3-a kaj 4-a jarcentoj, t.e. el la nordeŭropa ferepoko. Marĉomumioj troveblas en la tuta Nord-Eŭropo kaj la britaj insuloj, de homoj oferitaj al la dioj, inter -650 kaj 500. En Irlando oni trovis pli ol 100. Ekzekutitaj kaj submarĉigitaj krimuloj estas verŝajne nur esceptoj. Ĉefe la ĝermanoj submarĉigis homojn, la plej multajn kiel religiaj oferoj por la dioj. La roma verkisto Tacito priskribis en sia libro pri la ĝermanoj la homoferojn por la terdiino Nerthus, kiuj okazis prefere en malfrua vintro aŭ en frua printempo.

Sed ne ĉiuj marĉomumioj estiĝis pro oferoj aŭ krimpunoj: de ĉiam nature mortintoj estis entombigitaj en marĉoj. Ekzemple la virino de Peiting, kiu mortis dum aŭ post la nasko de sia infano.

La plej nova marĉomumio estas la pli ol 2500-jara junulino de la Uchter-marĉo. La unua korpofragmento estis trovita en la jaro 2000, aliaj en 2005 en la Uchter-marĉo ĉe Nienburg. La korpo de la 16 ĝis 20-jara junulino estas preskaŭ tute konservita. Ĝi estas unu el la plej malnovaj kadavroj trovitaj en la nordgermanaj marĉoj. La esploristoj atendas gravajn klarigojn pri la vivmaniero de homoj antaŭ 2500 jaroj.

Ankaŭ homoj akcidentiĝintaj en marĉoj konserviĝis kiel marĉomumioj, kiel la virino de Fraer Mose. Oni trovis ŝin sternita sur la ventro, unu piedo malliberigita en pli profunda torfotavolo.

Pro la pli kaj pli mekanika tekniko de la torfelfosado, marĉomumitrovaĵoj estas pli kaj pli malprobablaj. Pligrandiĝas la risko, ke la trovaĵoj estas nerekonite elfositaj kun la torfo kaj porĉiame neniigitaj.

Marĉokonservado[redakti | redakti fonton]

El kemia vidpunkto, marĉoj estas kutime acidaj medioj. La sfagnoj haltigas la mikrobiologian kreskon de bakterioj, kiuj diserigas organajn materialojn, kiel lignoledo. Laŭtipe kelkaj marĉoj havas tian econ, ke ilia acido preskaŭ komplete malkalkiĝas ostojn de vivuloj kaj neniigas la ostostrukturon. Per la en marĉoj ekzistantaj taninoj, haŭto, haroj, kaj ungoj estas vere tanitaj kaj tiel konservitaj. La koloro de la materialo tamen ege ŝanĝiĝas. Helpas al la konservado la protekto de la aero kaj la malseketa stokado en la akvo.

Scienca signifo[redakti | redakti fonton]

Unua science ekzamenis marĉomumion la irlanda grafino de Moira en la jaro 1781, sed necesis ankoraŭ kelkaj jardekoj antaŭ ol la scienco vere atentis pri marĉomumioj.

Pro la escepta konservado, marĉomumioj ofertas unikan okazon por esplori homojn el la ferepoko. Eblas vidi kiuj malsanoj doloris ilin kaj en kelkaj kazoj (viro de Tollund, viro de Grauballe) eblas analizi la enhavon de la stomako por determini la dieton aŭ mortomomenton. Laŭ tio la plej multaj marĉomumioj, estis oferitaj al la dioj fine de la vintro. La bona konservado de la vizaĝtrajtoj ebligas vidi detiaman homon "okulalokule". Tio klarigas la fascinon, kiujn havas marĉomumioj al iuj homoj.

Esploroj de la kanada antropologo Heather Gill-Robinsen evidentiĝis, ke la marĉomumioj de Schleswig-Holstein en la muzeo Schloss Gottorf, donis valorajn indicojn pri la nutrado de la ferepoka popolo. Ĝi konsistis el nur malmultege da viandaĵoj kaj neniaj marbestoj. La sciencistino rimarkis ankaŭ, ke kelkaj pli malnovaj marĉotrovaĵoj estis manipulitaj.

Ekde la komenco de la marĉomumiesplorado oni provis ofte starigi kompletan liston de ĉiuj eŭropaj marĉomumioj. Pro la foje malfacila fontigo (multaj raportoj estas nur parolaj; multaj marĉomumioj perdiĝis, ĉar ili estis enterigitaj denove aŭ troviĝas en nekonata loko) ne eblas diri kiom da trovaĵoj precize ekzistas. La ekzemplo de la esplorlaboroj de Alfred Dieck bone evidentiĝas tiun problemaron.

Teorioj[redakti | redakti fonton]

Por la ĝermanoj la marĉo estis la limo inter la homa kaj la dia mondo, tial okazis multe da ritaj oferadoj tie. Sed laŭ la roma historiisto Tacito ankaŭ malkuraĝuloj, milittimuloj kaj aliaj estis submarĉigitaj. Tacito skribis en la Germania (12,1): [1]

Citaĵo
 proditores et transfugas arboribus suspendunt, ignavos et imbelles et corpore infames caeno ac palude, iniecta insuper crate, mergunt. (perfidulojn kaj transfuĝintojn ili pendumas ĉe arboj, malkuraĝulojn, milittimemulojn kaj korpe ...n ili subkotigas aŭ submarĉigas kaj aldone ĵetas plektaĵon super ili) 

Kelkaj famaj marĉomumioj[redakti | redakti fonton]

Danio[redakti | redakti fonton]

Germanio[redakti | redakti fonton]

Anglio[redakti | redakti fonton]

Nederlando[redakti | redakti fonton]

Irlando[redakti | redakti fonton]

Svedio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Publius Cornelius Tacitus: "Germania". Reclam, Ditzingen 1972, 2002

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Michael Gebühr: Moorleichen in Schleswig-Holstein. Verein zur Förderung des Archäologischen Landesmuseums e.V., Schleswig 2002, Wachholtz, Neumünster 2005. ISBN 3-529-01870-8
  • Peter Vilhelm Glob: The Bog People. Iron Age Man preserved. Cornell University Press, Cornell 1969. ISBN 0-8014-0492-4 (Grundlegende Arbeit über Moorleichen und ihre Deutung als Menschenopfer)
  • Peter Vilhelm Glob: Die Schläfer im Moor. Winkler, München 1966
  • Miranda Aldhouse Green Menschenopfer - Ritualmord von der Eisenzeit bis zum Ende der Antike Magnus Verlag. Essen 2003. ISBN 3-88400-009-8
  • Peter Pieper: Peat bog corpses. In: Andreas Bauerochse & Henning Haßmann (Hrsg.): Peatlands. Leidorf, Rahden/Westfalen 2003. ISBN 3-89646-026-9
  • Wijnand van der Sanden C14-Datierungen von Moorleichen aus Niedersachsen und Schleswig-Holstein. In: Die Kunde Neue Folge 46. Hrsg. vom Niedersächsischen Landesverein für Urgeschichte. Hannover 1995.
  • Wijnand van der Sanden Mumien aus dem Moor - Die vor- und frühgeschichtlichen Moorleichen aus Nordwesteuropa. Drents Museum / Batavian Lion International. Amsterdam 1996. ISBN 90-6707-416-0
  • Publius Cornelius Tacitus: Germania. Reclam, Ditzingen 1972, 2002 (lat./dt.). ISBN 3-15-009391-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]