Marco Cavagna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marco Cavagna
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1958 (1958-01-01)
Morto 9-an de aŭgusto 2005 (2005-08-09) (47-jaraĝa)
Mortokialo apopleksio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Familio
Edz(in)o Emanuela Galliani
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Marco CAVAGNA (naskiĝinta en 1958 ; mortinta la 9-an de aŭgusto 2005 aĝa je 47 jaroj) estis itala amatora astronomo, interesita al observado de diversaj astronomiaj objektoj : variantaj steloj, kometoj, asteroido, kaŝado far de asteroidoj.

Li estis ano de la teamo, kiu laboris en la Observatorio de Sormano kaj estas unu el la fonditoj de la "Gruppo astrofili Brianza" (Grupo da amatoraj astronomoj de Brianza) kiu mastrumas ĝin.

Marco Cavagna estis unu el la fonditoj ankaŭ de la asocio "CieloBuio", kiu luktas kontraŭ la luma poluo. Li estis ano de pluraj aliaj astronomiaj asocioj el kiuj la American Association of Variable Star Observers (AAVSO) kaj estis konsultisto por la Komisiono 20 de Sekcio III de la Internacia Astronomia Unio.

Li mortis la 9-an de aŭgusto 2005 pro cerbovaskula akcidento.

En lia honoro oni donis lian nomon :

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

External links[redakti | redakti fonton]