Maria Callas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maria Callas
Maria Callas
Maria Callas
Bazaj informoj
Naskonomo Ánna María Kekilía Sofía Kalogeropoúlou
Naskiĝo 2-an de decembro 1923
Flago de Usono New York, Usono
Morto 16-an de septembro 1977
Flago de Francio Parizo, Francio
Ĝenroj opera muziko
Profesio operkantistino, aktorino
Tipo de voĉo soprano
Aktivaj jaroj 50-a jaroj -
Parencaj
temoj
Tullio Serafin
Giuseppe di Stefano
Aristoteles Onassis
Retejo www.callas.it
v  d  r
Information icon.svg

Maria CALLAS [maria kalas], aŭ realnome: Maria Anna Sofia Cecilia KALOGEROPOULOS (naskiĝis la 2-an de decembro, 1923, mortis la 16-an de septembro, 1977) estis operkantistino.

Ŝi naskiĝis en Novjorko, kiel filino de grekaj enmigrintoj. En la jaro 1936 la gepatroj disiĝis kaj Maria kun sia patrino transloĝiĝis al Ateno, Grekio, kie ŝi poste studis kantadon. Sian debuton kiel operkantistino ŝi havis en la jaro 1939, en la rolo de Santuzza en la opero Cavalleria Rusticana.

Pro sia grandioza voĉo, la esprimoplena aktorado kaj teknika perfekteco Maria Callas nuntempe estas rigardata unu el la plej famaj sopranistinoj en la historio de la opero. Ŝi kantis en ĉiuj renomaj teatroj de Eŭropo kaj Ameriko kaj transprenis en 1969 la ĉefrolon en la filmo Medea. Maria Callas mortis en Parizo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]